dcsimg

Bazilio ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La bazilio (Ocimum basilicum), estas specio de ocimo.

En la kuirarto uzatas la freŝaj aŭ sekigitaj folioj de la planto. Bazilio fajnigas ĉefe saŭcojn, supojn, salatojn, kukumojn, tomatojn kaj pastaĵojn. Oni enmetu ĝin nur je la fino de la kuirado.

Parenco, la Sankta Bazilio (Ocimum tenuiflorum), estas sankta planto en Barato.

Priskribo

Bazilio estas unujara planto ĝis 60 cm alta, kun ovalaj kontraŭaj folioj inter 2 kaj 5 centimetrojn longaj. La folia koloro varias inter pala verdo al intensa verdo, eĉ viola aŭ purpura koloro ĉe iuj variaĵoj. La rekta, disbranĉaj tigoj havas kvadratan sekcon samkiel multaj lamiacoj kaj emas iĝi lignecaj kaj foliecaj.

La malgrandaj floroj, blankaj aŭ rozkoloraj, havas petalaron de kvin neregulaj petaloj. Estas kvar stamenoj, flavaj. La floroj grupiĝas en infloreskoj en foliaj akseloj.

La semoj estas malgrandaj, longecaj kaj nigraj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Bazilio: Brief Summary ( Esperanto )