Pastinako (latine Pastinaca sativa) estas dujara herbeca planto kun karnoriĉa radiko el la familio de la apiacoj. Ĝi havas manĝeblajn radikojn. En Eŭropo la pastinako estis multe manĝata antaŭ la importo de la terpomo el Sud-Ameriko. Ĝi estis antaŭe tre kultivata kiel legomo kaj furaĝa planto. Nun ĝi ankoraŭ estas kultivata en Britio, en la nordaj landoj kaj en norda Afriko. La pastinako estas eburkolora kaj ĝia formo similas al tiu de la karoto kun iomete sukera gusto.
La specio Pastinaca sativa estis priskribita de la sveda naturalisto Karolo Lineo en 1753[2].
Frukto kaj semo - MHNT
La pastinako estis tre kultivata en la Mezepoko, ĝi estas inter la cento da plantoj, kultivitaj en la monaĥejoj, listigitaj en la « Kapitularo de villis vel curtis imperii », edikto de la epoko de Karolo la Granda. La historio de la pastinako parte intermiksiĝas kun la karoto, ĉar la distingo inter la du plantoj, kiuj apartenas al la sama botanika familio, ne estis ĉiam klara ĝis la fino de la Renesanco.
Tamen, nun, pro ia nostalgio eble, ĝi denove aperas en legomvendejoj kaj ĝia uzado kreskas.