dcsimg

Makula konio ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

La makula koniogranda cikuto (Conium maculatum) estas planto el la familio de la Apiacoj (Apiaceae). La planto similas al cerefolio. Ĉiuj partoj de la planto estas venenaj. La tigo estas senhara kaj je la piedo ruĝbrune makulita. Dum kontuzo la planto donas "musecan" odoron. Ĝi troviĝas laŭlonge de digoj, vojoj kaj herbejoj.

La planto enhavas la nervo-venenon koniino kaj jam eta kvanto da ĝi povas esti mortiga.

licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO