Azukio[1] (latine Vigna angularis, sinonimo Azukia angularis; japane 小豆 (あずき), azuki) estas unujara planto, specio de vigno el Azio, tre kultivata en orienta Azio jam de la antikveco por ruĝaj semoj manĝataj kiel fazeoloj kaj el kiu en Japanio oni faras annon. Ĝi estas unu el la plej multe konsumataj ruĝaj faboj.
Sciencistoj konjektas, ke ĝi devenas de Vigna angularis nipponensis,[2][3] kiu ekzistis en Japanio, Koreio, Ĉinio, Nepalo kaj Butano.[4] Speciiĝo inter Vigna angularis nipponensis kaj Vigna angularis angularis verŝajne okazis antaŭ 50,000 jaroj.[5]
Azukio (latine Vigna angularis, sinonimo Azukia angularis; japane 小豆 (あずき), azuki) estas unujara planto, specio de vigno el Azio, tre kultivata en orienta Azio jam de la antikveco por ruĝaj semoj manĝataj kiel fazeoloj kaj el kiu en Japanio oni faras annon. Ĝi estas unu el la plej multe konsumataj ruĝaj faboj.