dcsimg

Juglando (genro) ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Juglando[1], juglandarbo[2], juglandujo[3] (science: Juglans) estas genro de falfolia, unuseksa arbo kun grandaj, pinataj duope kontraŭesidantaj, tre aromaj folioj. La stamenaj floroj staras en amento, la ina floro en fasko. La frukto evoluas el sube staranta ovario, kiu estas drupo kun ekstere verda, karneca, tavolo defalanta je maturiĝo. La verda kovraĵo evoluas ankaŭ el perigonio kaj hipsofolioj (folioj kreskantaj super la foliaro). Tiu arbo devenas el Malgrand-Azio.

La vorto juglando devenas el la latina Jovis glans, «jupitera glano».

  • nigra juglando (Juglans nigra) estas arbo el Nordameriko kun plaĉa malhela trunkoŝelo kaj ligno uzata por meblofabrikado, kulturata en parkoj.
  • reĝa juglando (Juglans regia) estas fruktoarbo multe kulturata pro la valora nukso, kies manĝebla kerno konsistas ĉefe el du grandaj karakterize falditaj kotiledonoj.

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Juglando (genro): Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Juglando, juglandarbo, juglandujo (science: Juglans) estas genro de falfolia, unuseksa arbo kun grandaj, pinataj duope kontraŭesidantaj, tre aromaj folioj. La stamenaj floroj staras en amento, la ina floro en fasko. La frukto evoluas el sube staranta ovario, kiu estas drupo kun ekstere verda, karneca, tavolo defalanta je maturiĝo. La verda kovraĵo evoluas ankaŭ el perigonio kaj hipsofolioj (folioj kreskantaj super la foliaro). Tiu arbo devenas el Malgrand-Azio.

La vorto juglando devenas el la latina Jovis glans, «jupitera glano».

nigra juglando (Juglans nigra) estas arbo el Nordameriko kun plaĉa malhela trunkoŝelo kaj ligno uzata por meblofabrikado, kulturata en parkoj. reĝa juglando (Juglans regia) estas fruktoarbo multe kulturata pro la valora nukso, kies manĝebla kerno konsistas ĉefe el du grandaj karakterize falditaj kotiledonoj.
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO