dcsimg

Blankspegula maranaso ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Blankaspegula maranasoBlankspegula maranaso (Melanitta fusca) estas granda birdo el la anasedoj kaj grupo de maranasoj.

Distribuado

Ĝi reproduktiĝas ĉe malproksima nordo de Eŭropo kaj Azio okcidente de la baseno de la rivero Jenisejo. Malgranda, izola populacio nestumas en orienta Turkio. La Blankaflugila maranaso de orienta Siberio kaj Nordameriko estas foje konsiderata sampsecia kun la Blankspegula maranaso, kaj ties du konstituantaj subspecioj estas tiam konataj kiel M. f. stejnegeri kaj M. f. deglandi. La Blankspegula maranaso kaj la Blankaflugila maranaso, kun la Okulvitra maranaso, estas lokigitaj en la subgenro Melanitta, distinga el la subgenro Oidemia, formata de la Amerika kaj de la Nigra maranasoj.

Ĝi vintras pli sude en moderklimataj zonoj, en Eŭropo, tiom sude kiom ĝis Britio, kaj la Nigra kaj la Kaspia Maroj. Malgrandaj nombroj atingas Francion kaj norda Hispanion. Ili formas grandajn arojn en taŭgaj marbordaj akvoj. Tiu aroj estas tre ligataj kaj la birdoj tendencas ekflugi kune.

Aspekto

 src=
Blankspegula maranaso
 src=
Paro de Blankspegulaj maranasoj kun idoj (ilustraĵo)
 src=
Melanitta fusca - MHNT

Ĝi grandas 55 cm, kaj estas tre nigra anaso kun dika beko, tre blanka kaj kontrasta flugilmakulo, nome spegulo, de kio la komuna nomo, sed nepras eviti konfuzon kun la kaj samgenra kaj samsubgenra Blankaflugila maranaso, kvankam foje ambaŭ estas konsiderataj samspeciaj. Estas ruĝaj la kruroj. Ĝi karakteras pro sia diketa korpoformo kaj granda beko. Ĝi estas la plej granda maranaso je 51–58 cm.

Temas pri specio kun klara seksa duformismo. La masklo estas tutnigra, escepte pro blanko sub la okulo kaj ĉe speguleto. Li havas tuberecan flavecan bekon kun nigra bazo. La inoj estas malhelbrunaj al nigrecaj kun du blankaj makuloj amabaŭflanke de la kapo kaj kun du blankaj flugilmakuloj. Ŝi diferencas el la masklo ĉefe kape ĉar ŝi havas tie nek blankon ĉeokule nek rimarkindan flavecan tuberecan bekon.

La inanaso kaj anasidoj havas du blankajn makulojn sur la kapoflanko.

Kutimaro

La Blankspegula maranaso vivas ĉe la maroj, ĝi ofte videblas eĉ dum forta marondado sur la maro. Ĝi nestas sur insuloj, tundroj kaj arbaroj.

La remburita nesto estas konstruita surgrunde ĉe maro, lagoj aŭ riveroj, en arbarotundro. La ino demetas 7-9 ovojn. tiu anaso plonĝas por manĝokapti krustulojn kaj moluskojn.

La Blankspegula maranaso (Melanitta fusca) estas specio al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Blankspegula maranaso: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Blankaspegula maranaso aŭ Blankspegula maranaso (Melanitta fusca) estas granda birdo el la anasedoj kaj grupo de maranasoj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO