dcsimg

Urtica dioica ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Granda urtiko (Urtica dioica) estas specio de urtiko kaj apartenas al la planta familio urtikacoj. Ĝi nomiĝas ankaŭ ordinara urtiko, ĉar vere estas tre ofta. Temas pri herba staŭda florplanto, indiĝena de Eŭropo, Azio, Nordafriko, kaj okcidenta Nordameriko.[1] Ĝi estas la plej bone konata membro de la genro Urtica. La specio estas dividita en ses subspecioj.

Priskribo

 src=
Ina planto, notu la vilaj blankaj stiloj

Ĝi altas de 60 cm ĝis 2 m. Ĝi portas harojn, kiuj ĉe eta tuŝo kaŭzas brulan jukon. Ĝi havas rizomojn. Ĝiaj folioj estas kontraŭe duopaj. Ĝi estas preskaŭ ĉiam dioika kaj ĝiaj floroj estas ĉiam unuseksaj. Floraroj estas pendantaj spikoj situantaj ĉe la akseloj. La floroj estas etaj kaj verdetaj, ili havas kvar tepalojn. Ĉe la inaj floroj du grandaj tepaloj ĉirkaŭvolvas la akenon.

Tiu holarktisa specio estas diploida, kun kromozoma nombro de 2n= de 48 ĝis 52[2].

Ekologio

Ĝi estas rubema kaj kreskas precipe en terenoj riĉaj je nitrogeno.

Raŭpojn de Aglais io kaj Aglais urticeae manĝas la folioj de granda urtiko.

La rustofungo Puccinia urticata parazitas la planton.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. "Burning & Stinging Nettles". University of California. Konsultita la 16a de julio, 2015. [1]
  2. Eliška Tomanová. (1981) Plantes sauvages. Gründ.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Urtica dioica: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Granda urtiko (Urtica dioica) estas specio de urtiko kaj apartenas al la planta familio urtikacoj. Ĝi nomiĝas ankaŭ ordinara urtiko, ĉar vere estas tre ofta. Temas pri herba staŭda florplanto, indiĝena de Eŭropo, Azio, Nordafriko, kaj okcidenta Nordameriko. Ĝi estas la plej bone konata membro de la genro Urtica. La specio estas dividita en ses subspecioj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO