Koleopteroj (Coleoptera[1] ) aŭ Skaraboj estas ordo de insektoj. La vorto «koleoptero» originas de la greka κολεός «ingo» kaj πτερόν «flugilo». Fakte ĝin karakterizas malmolaj antaŭaj flugiloj (elitroj), ne taŭgaj por flugado. Nur la posta paro, kiun la elitroj ŝirmas, estas uzata por flugado. Estas ĉirkaŭ 400 000 specioj de koleopteroj. Tio estas la plej granda grupo de insektoj, preskaŭ 40 procentoj de ĉiuj insektoj kaj kvarono de ĉiuj bestospecioj.
La normala komunuza vorto por ĉiuj koleopteroj estas skarabo, sed tiu vorto estas iam uzata ankaŭ formale, striktasence por insektoj de la genro Scarabaeus aŭ de ties familio.
Anobio - Geotrupo - Kalandrao- Kantarido - Karabo- Kokcinelo - Kopriso - Lampiro - Leptinotarso - Lukano - Melolonto
daŭrigenda
Koleopteroj (Coleoptera ) aŭ Skaraboj estas ordo de insektoj. La vorto «koleoptero» originas de la greka κολεός «ingo» kaj πτερόν «flugilo». Fakte ĝin karakterizas malmolaj antaŭaj flugiloj (elitroj), ne taŭgaj por flugado. Nur la posta paro, kiun la elitroj ŝirmas, estas uzata por flugado. Estas ĉirkaŭ 400 000 specioj de koleopteroj. Tio estas la plej granda grupo de insektoj, preskaŭ 40 procentoj de ĉiuj insektoj kaj kvarono de ĉiuj bestospecioj.