dcsimg

Orkidacoj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Orkideo estas iu ajn planto el familio orkidacoj (Orchidaceae). Ili estas (ĉ. 17.000) plurjaraj epifitaj aŭ surtere kreskantaj herboj kun duseksaj, epiginaj kuriozaj floroj, kiuj havas du verticilojn da petaloj, el kiuj la petaloj de la interna verticilo diferencas laŭ formo (unu estas ofte malpli granda ol la aliaj). Tiu petalo estas lipforma aŭ ŝuforma, ofte spronhava.

Multaj specioj estas subvitre kulturataj.

Laŭ PIV kaj PIV2 la genro Orchis havas la esperantan nomon de orkido.

 src=
Falenopso 1:sepaloj; 2:petaloj; 3: labelo; 4: malantaŭe estas la poleno; 5: stigmo.
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO