dcsimg

Inkaa ŝterno ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Inkaa ŝterno, Larosterna inca, estas marbirdo de la familio de ŝternoj aŭ Ŝternedoj. Ĝi estas la ununura membro de la genro Larosterna.

Disvastiĝo

Tiu unikplumara birdo reproduktiĝas en marbordoj de Peruo kaj ĝis la nordo de Ĉilio, kaj ĝi estas limigita de la marfluo de Humboldt, tio estas disigas post reproduktado, sed nur iomete norden kaj sufiĉe suden ĝis centra Ĉilio.

Aspekto

 src=
Inkaaj ŝternoj fotitaj de juna esperantisto Isaak en la Oceanario de Lisbono

Ĝi povas esti identigita facile pro la malhelgriza korpo kaj ĉefe pro blanka “lipharo”, tio estas spirala ĉefine longa plumo en ambaŭ flankoj de la kapo, elirante el la bekobazo kaj super flavega brido sub la okulo kaj al la nuko. Tiu ornamaĵo estas kaj en maskloj kaj en inoj; oni supozas, ke la kvalito de tiu plumo rilatas kun la supozebla sukceseco de la reproduktuloj. La larĝa beko kaj kruroj estas malhele oranĝoruĝaj.

Tiu ĉi estas granda ŝterno, 41 cm longa kaj 190 ĝis 230 g peza. Ambaŭ seksoj estas similaj; plenkreskulo estas ĉefe ardezgriza kun blanko nur ĉe tiu menciita vizaĝa plumo kaj en malantaŭa bordo de flugiloj, kio estas videblaj eĉ kiam la birdo staras. Nematuruloj estas purpurbrunaj, kaj ili ekhavas la vizaĝajn plumojn iom post iom.

Kutimoj

La Inkaa ŝterno reproduktiĝas en rokaj klifoj. Unue okazas ceremoniaj pariĝado per persekutado kaj propono de fiŝo de masklo al ino; poste oni elektas ne malferman nestolokon, malkiel aliaj ŝternoj. Ili nestas en truo, rokaj fendaĵoj aŭ foje en malnova nesto de Humboldta pingveno, kie la ino demetas unu aŭ du brunmakulitajn ovojn, kiuj estas kovotaj de ambaŭ gepatroj dum unu monato; la idoj elnestiĝas post 7 semajnoj.

Tiu neotropisa birdo manĝas per plonĝado fiŝojn el ĉirkaŭ 15 m, kiel la ŝternoj de la genro Sterna. Ili ne lerte naĝas, sed ripozas surakve. La voĉo estas kateca alvoko kiel miaŭ.

Bildaro

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Inkaa ŝterno: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Inkaa ŝterno, Larosterna inca, estas marbirdo de la familio de ŝternoj aŭ Ŝternedoj. Ĝi estas la ununura membro de la genro Larosterna.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO