La Traŭpedoj (Traupidae) estas precipe neotropisa specioriĉa kaj formriĉa familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj (Passeriformes). Antaŭe la fakuloj enordigis ilin kiel subfamilion Thraupinae al la Emberizedoj (Emberizidae)
Traŭpedoj troviĝas ekskluzive en Ameriko kaj sur la insuloj en la Kariba Maro kaj loĝas precipe en la arbokronoj en la arbaroj. La plej multaj specioj vivas en la tropikaj regionoj en Sudameriko kaj estas nemigrantaj birdoj. Nur kvar specioj ekloĝis en regionoj norde de Meksiko.
La plumaro estas bunta kaj atentofrape kolora, kaj la birdoj disponas pri bone evoluintaj kruroj, kiuj faciligas la vivon en la arboj. Ilia kantado estas ne tre impona, ne forte evoluis. Tamen ĉe la genro Rhodinocichla rosea la kantado estas bone evoluinta.
Ili nutras sin prefere per insektoj. Ofte ili sekvas la trakojn de la Migraj formikoj (Ecitoninae) kaj kaptas la ekfuĝantajn insektojn.
Ili konstruas plejparte pelvetoformajn nestojn sur arboj kaj arbustoj; sed ankaŭ estas specioj, kiuj konstruas fermitajn nestojn kun enirejo flanka. La ovaro konsistas el unu ĝis kvin ovoj.