dcsimg

Pika rusko ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Pika rusko (Ruscus aculeatus) estas dioika arbusto el familio de asparagacoj (Asparagaceae). Ĝi estas protektata planto en Hungario.

Priskribo

La pika rusko estas plurjara ĉiamverda planto kun alto de ĉ. 50–60 cm. Ĝia tigo estas staranta, abunde disbranĉiĝanta. Ĝin karakterizas modifiĝintaj tigopartoj, la t.n. filokladioj, kiuj estas plataj, ovo-lancetoformaj folisimilaj partoj. Tiuj filokladiumoj longas 1–3 cm, larĝas 10–12 mm, ledecaj, glatrandaj, finiĝas en pika dorno. Ili diferenciĝas de la vera folio en tio, ke sur ĝi kreskas floro kaj frukto. La veraj folioj estas etaj, skvamsimilaj kaj situas ĉe akselo de la folibranĉoj. La floroj estas etaj, blankaj aŭ helverdaj, ili sidas duope sur bazo de la verdaj brakteoj. La frukto estas 1-2-sema, karneca, ruĝa bero. La florado okazas en Hungario (kaj en pluraj aliaj landoj de meza Eŭropo) dum marto kaj aprilo.

Kreskejo

Ĝi kreskas en fagarbaroj, kverkarbaroj kun karpenarboj kaj karstaj arbustaj arbaroj. Oni uzas ĝin kiel barilon, en Italio kiel balailon. Ĝi estas kelkloke ĝardena ornamo. Oni uzis ĝin pli frue kiel diurezigan drogon (urinad-helpa kuracplanto).

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Pika rusko: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Pika rusko (Ruscus aculeatus) estas dioika arbusto el familio de asparagacoj (Asparagaceae). Ĝi estas protektata planto en Hungario.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO