dcsimg

Chelicerata ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO
Kiel legi la taksonomion
Chelicerata Limulo

Araneoj Arachnida
Merostomata
Pycnogonida
Eurypterida

La subfilumo Chelicerata estas unu el la plej grandaj subfilumoj en kiu dividiĝas la filumo de la artropodoj. Ĝi inkluzivas la klasojn de la Araneoidoj, la Piknogonidoj (aŭ Mar-araneoj) kaj la Merostomatoj (aŭ Limuloj). Ĝi ankaŭ sia tempe inkluzivis la klason de la Euripteridoj, aŭ Mar-skorpionoj, kiuj ekstingiĝis antaŭ pli aŭ malpli 250 milionoj da jaroj. Araneoj kaj skorpioj apartenas al la Chelicerata.

Iliaj korpoj estas dividitaj en du partoj, antaŭa prosomo dividita en ok segmentoj, kaj malantaŭa opistomo dividita en dek-du segmentoj. Ili havas kelikerojn, kiuj donas al la subfilumo ĝian latinan nomon. Kelikeroj estas akraj apendicoj kiuj estas uzataj por kolekti manĝaĵojn, anstataŭ la mandibloj kiujn havas aliaj artropodoj. La plej multo da Chelicerata ne kapablas manĝi solidajn aferojn, do ili trinkas sangon aŭ kraĉas aŭ injektas digestajn enzimojn en iliajn predojn.

licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO