Sedo[1], gras-burĝono[2] (science: Sedum) estas genro de plantoj en la familio krasulacoj (Crassulaceae), kiu entenas dismonde pli ol 500 specioj, multaj el ili estas sukulentaj plantoj. Ĝi estas indiĝena genro en ĉie, krom Aŭstralio, kien oni enportis kelkajn speciojn.
Ĝiaj radikoj etendiĝas proksime sub la surfaco. Male al aliaj genroj de krasulacoj, ties specioj ne havas rozeton. La tigo estas plej ofte kuŝanta – malofte staranta – kaj sur tiu lokiĝas la folioj kruce kontraŭae. La folioj estas malgandaj, dikiĝintaj, ofte cilindraj, malofte plataj. Ili ĝenerale ne havas folitigon.
La floroj havas radian simetrion kaj floras plej ofte en umbela paniklo. La floroj havas 5-5 (malofte 6-6) sepaloj kaj petaloj; la nombro de la stamenoj estas sama aŭ duobla. La pinto de la petaloj estas akrapinta, la floro estas stelforma desupre.
Plimulto de la specioj estas moltiga, folisukulenta krasula planto, tio estas ili bone toleras la sekecon. Ili multiĝas per folioj, kiuj bone radikiĝas.
La specioj estas oftaj ornamplantoj, protektaj plantoj en rokĝardenoj, sur sunaj, etgrundaj surfacoj.
Sedo, gras-burĝono (science: Sedum) estas genro de plantoj en la familio krasulacoj (Crassulaceae), kiu entenas dismonde pli ol 500 specioj, multaj el ili estas sukulentaj plantoj. Ĝi estas indiĝena genro en ĉie, krom Aŭstralio, kien oni enportis kelkajn speciojn.