Azia marmoto (Marmota bobak), ankaŭ konata kiel stepa marmoto aŭ bobako, estas specio de marmoto trovebla en stepoj de Rusio, Ukrainio kaj Centra Azio. Ĝi estas ankaŭ iam renkontebla en Belarusio.[1] T.e. ĝia arealo estas de Eosta Eŭropo ĝis norda kaj centra Kazaĥio,[2][3] kaj ĝi estas aparte kutima inter riveroj Donec kaj Don (Ĥarkiva kaj Luhanska oblastoj en Ukrainio kaj najbaraj partoj de Rusio) kaj eosten ĝis Kazaĥio.
La azia marmoto estas simila je aspekto kaj konduto al nord-amerika preria hundo. Malsimile al aliaj marmotaj specioj, kiuj preferas montaraj areoj, bobakoj plej komfortas en herbejoj kaj ĉe la limoj de kulturaj kampoj. Ili estas aktivaj averaĝe kvin kaj duono da monatoj po jaro kaj la reston de la tempo estas en hiberniĝo en siaj ternestoj. En ĉiu socia grupo estas soluloj, kiuj forlasas ĝin pos sia dua hiberniĝo kaj fondas novajn koloniojn. En la grupo ĉ. 60% de plenkreskaj inoj naskas dum iu aparta jaro. Ĝenerale naskiĝas po 5 idoj kaj ili iĝas sekse fekundaj post tri jaroj.
Grupoj de marmotoj havas teritorian defendon kaj signalojn pri danĝero. Studoj montras ke la serioj signaloj estas pli rapidaj en krutaj montaj areoj kaj pli longaj kaj malrapidaj en pli plataj regionoj.
Marmotoj ĝenerale ne estas ĉasantaj por viando, sed ĉaso de bobakoj helpis savi rusajn kaj ukrainajn kamparanojn dum Holodomoro. Krome, iliaj peltoj estas uzataj por kapoj kaj manteloj. Apud Moskvo estas peltbieno, kiu eksperimentas pri bredado de aziaj marmotoj.
Samkiel aliaj marmotoj, bobakoj estas vundeblaj por bubona pesto. Onikrede, populacio de bobakoj en Uralo estis mastro por pesta epidemio en uesta Rusio fine de la 19-a jarcento.
Nuntempe oni agnoskas du subspeciojn de bobako:[2]
Azia marmoto estas simbolo de Luhanska oblasto de Ukrainio kaj aperas sur ĝia blazono kaj ankaŭ sur blazonoj de multaj distriktoj kaj urboj en la regiono. En la rusa lingvo bobako estas ofte uzata kiel alegorio por dormema kaj mallaborema homo pro ĝia emo hiberniĝi dum plejparto de la jaro.
Azia marmoto (Marmota bobak), ankaŭ konata kiel stepa marmoto aŭ bobako, estas specio de marmoto trovebla en stepoj de Rusio, Ukrainio kaj Centra Azio. Ĝi estas ankaŭ iam renkontebla en Belarusio. T.e. ĝia arealo estas de Eosta Eŭropo ĝis norda kaj centra Kazaĥio, kaj ĝi estas aparte kutima inter riveroj Donec kaj Don (Ĥarkiva kaj Luhanska oblastoj en Ukrainio kaj najbaraj partoj de Rusio) kaj eosten ĝis Kazaĥio.