Alkemilo (Alchemilla) estas genro de herbecaj staŭdoj el la rozacoj, kaj populara ĝardenplanto kun la komuna nomo dammantelo. Estas ĉirkaŭ 300 specioj, la plimulto hejma al malvarmetaj kaj subarktaj regionoj de Eŭropo kaj Azio, kun kelkaj specioj hejmaj en la montaroj de Afriko kaj Nordameriko.
La plimultaj alkemilospecioj estas akumulaĵo-formantaj aŭ rozetaj, staŭdoj kun bazaj folioj leviĝantaj ekde lignecaj rizomoj. Iuj specioj havas foliojn kun loboj kiuj disradias el komuna punkto kaj aliaj havas dividitajn foliojn – ambaŭ tipe estas ventumilo-formaj kun etaj dentoj je la pintoj. La long-tigaj, griz-verdaj ĝis verdaj folioj ofte estas kovritaj de molaj haroj, kiuj retenas akverojn je la surfaco kaj laŭlonge de la randaĵoj. La verdaj ĝis hele verd-flavaj floroj estas etaj, ne havas petalojn kaj are aperas super la foliaro malfru-printempe kaj somere [5].
- Selektitaj specioj
-
Alchemilla abyssinica Fresen.- Etiopa alkemilo
-
Alchemilla alpina L. – Alpa alkemilo
-
Alchemilla argyrophylla Oliv.
-
Alchemilla barbatiflora Juzepczuk
-
Alchemilla conjuncta Bab.
-
Alchemilla crytantha [6]
-
Alchemilla ellenbeckii Engl.
-
Alchemilla erythropoda – Nana alkemilo
-
Alchemilla faeroensis – Feroa alkemilo [7]
-
Alchemilla filicaulis Buser – Maldiktiga alkemilo
-
Alchemilla glabra Neygenf. – Glata alkemilo
-
Alchemilla glaucescens Wallr. – Vaksa alkemilo
-
Alchemilla glomerulans Buser – Areta alkemilo
-
Alchemilla gracilis Engl. – Gracia alkemilo
-
Alchemilla japonica Nakai & H. Hara – Japana alkemilo
-
Alchemilla johnstonii Oliv.- Ĝonston-alkemilo
-
Alchemilla lapeyrousii Buser – Lapejrus-alkemilo
-
Alchemilla mollis (Buser) Rothm. – Mola alkemilo
-
Alchemilla monticola Opiz – Harkovrita alkemilo
- Alchemilla orbiculata Ruiz & Pav.
-
Alchemilla sericata Rchb.
-
Alchemilla splendens Christ ex Favrat
-
Alchemilla stuhlmanii – Ŝtulman-alkemilo
-
Alchemilla subcrenata Buser – Larĝdenta alkemilo
-
Alchemilla subnivalis Baker f.
-
Alchemilla triphylla Rothm.
-
Alchemilla venosa Buser – Boreala alkemilo
-
Alchemilla vulgaris L. – Ordinara alkemilo
-
Alchemilla wichurae (Buser) Stefanss. – Herbejo-alkemilo
-
Alchemilla xanthochlora Rothm.
Referencoj