dcsimg

Apokrito ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Apokritoj, Apocrita, estas subordo de insektoj en la ordo de Himenopteroj. Ĝi inkludas vespojn, abelojn kaj formikojn, kaj konsistas el multaj familioj. Ĝi enhavas la plej antaŭenirajn himenopterojn kaj estas distingitaj el la Simfitoj pro la mallarĝa "talio" (petiolo) formita inter la unuaj du segmentoj de la fakta abdomeno; la unua abdomena segmento estas fuziita al la torako, kaj estas nomita propodeo. Tamen, estas ĝenerala praktiko, kiam oni studas la korpon de apokrito en teknika senco, referenci al la mezozomo kaj al la metazomo (aŭ "gaster") pli ol al la "torako" kaj al la "abdomeno", respektive. La evoluo de kunpremita talio estas grava adapto por la paraziteca vivostilo de praula apokrito, ĉar permesas plian manovreblon de la ovodemetilo de la ino.[1] La ovodemetilo aŭ etendiĝas libere aŭ estas kuntirita, kaj povas esti disvolvigita en pikilo kaj por defendo kaj por paralizado de predo. Larvoj estas senkruraj kaj blindaj, kaj manĝas aŭ ene de gasto (planto aŭ animalo) aŭ en nestoĉelo proviziita de siaj patrinoj.

Familioj

Notoj

  1. Grimaldi, David; Engel, Michael S. (2005). Evolution of the Insects. Cambridge University Press. p. 414. ISBN 978-0-521-82149-0.
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Apokrito: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Apokritoj, Apocrita, estas subordo de insektoj en la ordo de Himenopteroj. Ĝi inkludas vespojn, abelojn kaj formikojn, kaj konsistas el multaj familioj. Ĝi enhavas la plej antaŭenirajn himenopterojn kaj estas distingitaj el la Simfitoj pro la mallarĝa "talio" (petiolo) formita inter la unuaj du segmentoj de la fakta abdomeno; la unua abdomena segmento estas fuziita al la torako, kaj estas nomita propodeo. Tamen, estas ĝenerala praktiko, kiam oni studas la korpon de apokrito en teknika senco, referenci al la mezozomo kaj al la metazomo (aŭ "gaster") pli ol al la "torako" kaj al la "abdomeno", respektive. La evoluo de kunpremita talio estas grava adapto por la paraziteca vivostilo de praula apokrito, ĉar permesas plian manovreblon de la ovodemetilo de la ino. La ovodemetilo aŭ etendiĝas libere aŭ estas kuntirita, kaj povas esti disvolvigita en pikilo kaj por defendo kaj por paralizado de predo. Larvoj estas senkruraj kaj blindaj, kaj manĝas aŭ ene de gasto (planto aŭ animalo) aŭ en nestoĉelo proviziita de siaj patrinoj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO