dcsimg

Falenoptilo ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO
 src=
Falenoptilo, montrante niktitantan membranon.

La Falenoptilo, Phalaenoptilus nuttallii, estas noktula birdo de la familio de Kaprimulgedoj, nome la kaprimulgoj. Ĝi troviĝas el Brita Kolumbio kaj sudorienta Alberto, tra okcidenta Usono al norda Meksiko. La birda habitato estas sekaj, malfermaj areoj kun herboj aŭ arbustoj, kaj eĉ ŝtonecaj dezertaj deklivoj kun tre malmulta vegetaĵaro.

Multaj nordaj birdoj migras vintri el la reprodukta teritorio al centra kaj okcidenta Meksikio, kvankam kelkaj restas pli norde. Rimarkinde la Falenoptilo estas la ununura birdo konata kiel irante en letargio por longdaŭraj periodoj (semajnoj al monatoj).[1] Tio okazas en la suda bordo de ties teritorio en Usono, kie ĝi pasas multe el la vintro neaktiva, kaŝita inter amasoj de rokoj. Tiu kutimo estis konstatita en Kalifornio kaj Nov-Meksiko. Tia longdaŭra periodo de letargio estas proksima al stato de vintra dormo, ne konata inter aliaj birdoj.

Notoj

licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO

Falenoptilo: Brief Summary ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO
 src= Falenoptilo, montrante niktitantan membranon.

La Falenoptilo, Phalaenoptilus nuttallii, estas noktula birdo de la familio de Kaprimulgedoj, nome la kaprimulgoj. Ĝi troviĝas el Brita Kolumbio kaj sudorienta Alberto, tra okcidenta Usono al norda Meksiko. La birda habitato estas sekaj, malfermaj areoj kun herboj aŭ arbustoj, kaj eĉ ŝtonecaj dezertaj deklivoj kun tre malmulta vegetaĵaro.

Multaj nordaj birdoj migras vintri el la reprodukta teritorio al centra kaj okcidenta Meksikio, kvankam kelkaj restas pli norde. Rimarkinde la Falenoptilo estas la ununura birdo konata kiel irante en letargio por longdaŭraj periodoj (semajnoj al monatoj). Tio okazas en la suda bordo de ties teritorio en Usono, kie ĝi pasas multe el la vintro neaktiva, kaŝita inter amasoj de rokoj. Tiu kutimo estis konstatita en Kalifornio kaj Nov-Meksiko. Tia longdaŭra periodo de letargio estas proksima al stato de vintra dormo, ne konata inter aliaj birdoj.

licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO