dcsimg

Flavbeka pintvostanaso ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

La Flavbeka pintvostanaso (Anas georgica) estas birdospecio de Sudameriko en la grupo de plaŭdanasoj de la tipa genro Anas kun tri priskribitaj subspecioj, kiuj estas la jenaj:

Aspekto

 src=
Ĉe Puerto Natales, Patagonio, Ĉilio

La Flavbeka pintvostanaso havas brunajn kapon (tre vermikulata) kaj kolon. La beko estas flava kun nigraj pinto kaj strio ĉe la supra bordo. La vosto estas bruneca kaj pinteca kie ĉiuj meombroj de la grupo de la pintvostanasoj. La supra flugilo estas grizecbruna, kaj la duarangaj estas nigrecverdaj. La resto de la korpo estas sablokolora al malhelbruna kun varigradnaj nigraj makuloj ĉefe al suba dorso, nome nigrecaj plumoj kun brunaj bordoj. La piedoj estas malhelgrizaj kaj la fingroj estas membranaj kiel ĉe aliaj anasoj. Tiu specio estas foje konfuzata kun la Flavbeka kreko, sed povas esti diferencataj pro flavaj strioj en sia beko, sia pligrando (39 cm anstataŭ 33 cm), pli longa kolo kaj sia tendenco ne formi grandajn grupojn.

La totala longo estas de 48 al 54 cm. La masklo pezas de 700 al 800 g, dum la ino, iom pli malgranda, pezas de 600 al 700 g.

Distribuado kaj habitato

La teritorio inkludas multe de Sudameriko, krom la Falklandoj kaj Sud-Georgio. La nomiga kaj plej malgranda subspecio, nome la Sudgeorgia pintvostanaso A. g. georgica, havas supozeble nombrojn el 1000 al 1500 paroj, kaj troviĝas nur en Suda Georgio. La Ĉilia pintvostanaso A. g. spinicauda estas disvastigata en sudamerika kontinento el plej suda Kolombio suden ĝis Fuegio, same kiel ĉe la Malvinoj, kaj nombras ĉirkaŭ 110,000. La Nicefora pintvostanaso A. g. niceforoi, iam troviĝanta en centra Kolombio, oni supozas, ke estas formortinta, kaj estis lastfoje vidata en 1952 (kaj priskribata nur en 1946).

Ties habitatoj gamas el altaj lagoj kaj marĉoj al malaltaj lagoj, riveroj, estuaroj kaj marbordoj en malferma kamparo.[1] El marnivelo al 4.600 m super marnivelo.

Konduto

Somere migras al Fuegio el la centra zono de Ĉilio. Ĝi nutras sin el malgrandaj senvertebruloj, kaj akvajn kaj surterajn. Ili manĝas ankaŭ algojn kaj grenon, ekzemple el maizo, sed ankaŭ el rizo, tritiko, hordeo, sojo, ktp. Kiam tiu anaso naĝas, ties brusto estas pli subakva ol la resto de ties floslinio.

Reproduktado

Nestoj estas konstruitaj surgrunde kaj kovrataj per herbo kaj lanugo. Ili kaŝas siajn nestojn inter vegetaĵaro ĉe akvo. La ino demetas 4 al 19 ovojn en ĉiu ovodemetado. La kovado daŭras 26 tagojn kaj estas farata nur de la ino. Post eloviĝo, la patro restas kun la familio.

Bildaro

Referencoj

  1. Anas georgica - Yellow-billed Pintail. Debra Bourne. Wildlife Information. Alirita 2010-07-14.

licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO

Flavbeka pintvostanaso: Brief Summary ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

La Flavbeka pintvostanaso (Anas georgica) estas birdospecio de Sudameriko en la grupo de plaŭdanasoj de la tipa genro Anas kun tri priskribitaj subspecioj, kiuj estas la jenaj:

A. g. georgica Gmelin, 1789
(Sudgeorgia pintvostanaso) A. g. spinicauda Vieillot, 1816
(Ĉilia pintvostanaso) A. g. niceforoi Wetmore & Borrero, 1946
(Nicefora pintvostanaso - formortinta)
licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO