dcsimg

Fazanedoj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Fazanedoj estas familio de birdoj kiuj konsistas el fazanoj kaj perdrikoj, inklude la kokojn (inklude la hejmkokojn), la malnovmondajn koturnojn, la frankolinojn, la lofoforojn kaj la pavojn. La familio estas granda, kaj enhavas el 38 al 46 genrojn depende de la fakuloj kaj el 138 al 180 speciojn. La familio estas foje disigita ĉefe en du subfamilioj, nome la Fazanenoj, kiu enhavas 49 speciojn de fazanoj, kaj la Perdrikenoj, kiu enhavas la 106 restantajn speciojn. Foje oni konsideras ankaŭ aliajn aldonajn familiojn kaj birdojn kiel apartenantaj al tiu familio; tiele la American Ornithologists' Union inkludas la Tetraonedojn (la urogaloj), Numidedojn (numidoj), kaj la Meleagredojn (meleagroj) en Fazanedoj kiel subfamilioj.

Disvastiĝo

Fazanedoj estas disvastiĝantaj en la tuta mondo, escepte de Sudameriko, Antarktio kaj Novzelando.

La fazanoj kaj ties samfamilianoj vivas kiel familio de la Malnova Mondo (escepte la eblaj membroj de la meleagroj), kun distribudo kiu inkludas plej parton de Eŭropo kaj Azio (escepte malproksiman nordon), la tutan Afrikon escepte la plej sekajn dezertojn kaj en multe de orienta Aŭstralio kaj (iam) Novzelando. La plej granda diverseco de specioj estas en Sudorienta Azio kaj Afriko. Inter fazanoj, kun la escepto de la Afropavo, la distribuado estas tute limigita al Azio; la Perdrikenoj havas multe pli disvastigatan distribudon. En sia teritorio ili okupas preskaŭ ĉiun ajn disponeblan habitaton escepte la borealajn arbarojn kaj la tundron.

La familio estas ĝenerale de loĝantaj birdoj, kvankam kelkaj koturnoj entreprenas longajn migradojn. Kelkaj specioj de tiu familio estis amplekse enmetitaj en la tuta mondo, ĉefe la fazanoj kiuj estis enmetitaj en Eŭropon, Aŭstralion kaj Amerikon. Populacioj de pavoj kaj kokoj devenaj el fuĝoj el kaptiveco iĝis en diversaj lokoj sovaĝiĝaj.

Aspekto

 src=
Satirusa tragopano

Fazanedoj estas surteremaj, surgrunde vivantaj specioj. Ili estas variaj laŭ grando kaj gamas el 43 g, en la kazo de la Blubrusta koturno, al 6 kg en la kazo de la Barata pavo. Estas ĝenerale seksa dimorfismo laŭ grando, ĉar maskloj kutime estas pli grandaj ol inoj. Ili estas ĝenerale diketaj, kun largxaj relative mallongaj flugiloj kaj fortaj kruroj. Multaj havas spronojn en siaj kruroj, karakteroj kunhavata kun la numidoj kaj la meleagroj, sed ne kun aliaj kokoformaj birdoj. La beko estas mallongaj kaj ĝenerale fortaj, ĉefe ĉe la specioj kiuj elfosas por akiri manĝon. Maskloj de la plej grandaj specioj ofte havas brilkoloran plumaron same kiel vizaĝajn ornamaĵojn kiaj bridojkrestoj.

Kutimaro

La fazanoj kaj perdrikoj havas varian dieton, kun manĝo kiu gamas el pure vegetaĵara dieto de semoj, folioj, fruktoj, tubers kaj radikoj, al malgrandaj animaloj inklude insektoj, insektolarvoj kaj eĉ malgrandaj reptilioj. Plej parto de specioj ĉu specialiĝas en manĝo de plantamaterialo aŭ estas predantaj, kvankam la idoj de plej parto de specioj estas insektovoraj.

Krom la variado en dieto estas konsiderinda kvanto de variado en reproduktaj strategion inter la Fazanedoj. Kompare kun birdoj ĝenerale estas granda nombro de specioj kiun ne engaĝiĝas en monogamio (la tipa reprodukta sistemo de plej parto de birdoj). La frankolinoj de Afriko kaj kelkaj perdrikoj estas klare monogamaj, sed poligamio estis konstatita ĉe fazanoj, kokoj, kaj kelkaj koturnoj, dum la reprodukta pariĝoceremonio de pavoj estis komparata kun tiu de masklaro. Nestumado kutime okazas surgrunde; nur la tragopanoj nestumas pli alte sur stumpoj de arbustoj. Nestoj povas varii el amasoj de vegetaĵaro al simplaj grataĵoj engrundaj. La inoj povas demeti ĝis 18 ovojn en la nesto, kvankam 7-12 estas pli kutima nombro, kun pli malgrandaj nombroj ĉe tropikaj specioj. Kovado estas preskaŭ ĉiam farat nur de la ino, kaj daŭras 14–30 tagojn depende de la specio.

Rilatoj kun homoj

Kelkaj specioj de fazanoj kaj perdrikoj estas tre gravaj por homoj. La Bankiva koko de Sudorienta Azio estas la natura praulo de la hejmigita hejmkoko, la plej grava birdo en agrikulturo (Birdobredado). La Komuna fazano, kelkaj perdrikoj kaj koturnoj kaj kelkaj frankolinoj estis amplekse enmetitaj kaj administrataj kiel ĉasbirdoj. Kelkaj specioj estas minacataj pro homa agado.

Subfamilioj kaj genroj

Oni distingas du subfamiliojn kaj ĉirkaŭ 155 speciojn:

Subfamilio Meleagrenoj

 src=
Komuna meleagro
 src=
Ruĝa perdriko

Subfamilio Perdrikenoj

Subfamilio Fazanenoj

 src=
Arĝenta fazano, Lophura nycthemera
 src=
Kuprofazano, Syrmaticus soemmerringii
 src=
Verda fazano, Phasianus versicolor
 src=
Komuna fazano, Phasianus colchicus
 src=
Ora fazano, Chrysolophus pictus

Aliaj fazanenoj

 src=
Nigrakapa tragopano, Tragopan melanocephalus

Notoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Fazanedoj: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Fazanedoj estas familio de birdoj kiuj konsistas el fazanoj kaj perdrikoj, inklude la kokojn (inklude la hejmkokojn), la malnovmondajn koturnojn, la frankolinojn, la lofoforojn kaj la pavojn. La familio estas granda, kaj enhavas el 38 al 46 genrojn depende de la fakuloj kaj el 138 al 180 speciojn. La familio estas foje disigita ĉefe en du subfamilioj, nome la Fazanenoj, kiu enhavas 49 speciojn de fazanoj, kaj la Perdrikenoj, kiu enhavas la 106 restantajn speciojn. Foje oni konsideras ankaŭ aliajn aldonajn familiojn kaj birdojn kiel apartenantaj al tiu familio; tiele la American Ornithologists' Union inkludas la Tetraonedojn (la urogaloj), Numidedojn (numidoj), kaj la Meleagredojn (meleagroj) en Fazanedoj kiel subfamilioj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO