Kalitriko (Callitriche) estas genro de unu aŭ plurjaraj herboj, akvoplantoj kun linioformaj, subakvaj folioj kaj ofte plue kun rozete aranĝitaj flosfolioj kaj kun reduktitaj floroj. Antaŭe oni klasigis ĝin kiel unusolan genron de familio kaltrikacoj, sed depost la reorganizado de la plantagacoj oni lokigas ĝin en tiu familio.