La vila rozo (Rosa villosa)[1] estas plantspecio el la genro Rozo (Rosa) ene de la familio de la Rozacoj (Rosaceae). Ĝi ankaŭ nomiĝas pomrozo por ĝiaj manĝeblaj rozfruktoj.
La vila rozo estas dense disbranĉita kompakta arbusto, kiu atingas kreskoalton de 1,5 ĝis 2 metrojn kaj kiu formas subgrundajn stolonojn. La branĉoŝelo estas malhelbruna kaj glata. La ŝelo de la junaj branĉoj estas ruĝeca kaj sur ili estas iomete da prujneca kovraĵo kaj silke mole hara. La pikiloj estas homogenaj kaj havas rondecajn, nur 1 ĝis 4 mm longa alfiksaĵpunktojn kaj ili estas rektaj. Nur je la supraj branĉoj troviĝas malegalaj pikiloj, parte nadlo- ĝis rigidharformaj.
La alterne sidantaj folioj estas nepare plumaj kun kvin aŭ sep folietoj. La folietoj estas oblangaj-eliptaj, 1 ĝis 4 sm longaj, 0,5 ĝis 2 cm larĝaj, akre duoble, plej ofte mole haraj kaj brilantaj de la flanko. La malsupra surfaco de la folioj estas densse kovrata de glandoj kaj maldensan harkovraĵo.
La planto floras en junio kaj julio. Unu ĝis tri floraj staras kune en umbela infloresko. La pedunklo havas longecon de 0,5 ĝis 1,5 centimetroj, kaj estas dense kovrata de glandoj kaj rigidharoj. La duseksaj floroj havas diametron de ĝi 5 cm. Ili estas radiosimetriaj kaj kvinnombraj kun duoblaj involukroj. La sepaloj estas 1,5 ĝis 2,5 cm longaj. La kvin liberaj kamenruĝaj aŭ roseaj petaloj estas samlongaj kiel la sepaloj.
La rozfrukto globa ĝis ovforma, ĝis 2,5 cm longa, kun vigle ruĝa koloro kaj kun molaj pikaĵoj. La „fruktkarno“ estas kaĉeca kaj de agrable acida gusto.[2]
La vila rozo estas disvastigita en multaj partoj de Eŭropo precipe en montaraj regionoj. La disvastigejo entendiĝas de la Ibera duoninsuloĝi Malgrandazio, Irano kaj Kaŭkazio, kaj norde ĝis Skandinavio kaj sude ĝis la mezaj Apeninojen kaj Montenegro. [2] En Mezeŭropo ĝi estas malofta, mankas en la ebenoj kaj en Sudgermanio.[3]
La vila rozo kreskas ĉe rokaj deklivoj, sur rokaĵoj kaj en veproj. Ĝi preferas kalkozan grundon[2] Ofte ĝi troviĝas sur ŝtonoza grunda kie mankas fajngrundon[3][3]
La unua priskribo de Rosa villosa okazis 1753 fare de Carl von Linné. Sinonimoj estas: Rosa pomifera HERRM., Rosa sancti-andreae DEGEN & TRAUTM.
Rosa villosa apartenas la la subsekcio Vestitae [4] el la sekcio de la Caninae. Proksime parencaj estas eŭropaj rozoj el la subsekcio Vestitae: velurrozo (Rosa sherardii) kaj mola rozo (Rosa mollis).[5]
Rosa villosa interkruciĝas ofte kun Rosa mollis.[6]
La vila rozo (Rosa villosa) estas plantspecio el la genro Rozo (Rosa) ene de la familio de la Rozacoj (Rosaceae). Ĝi ankaŭ nomiĝas pomrozo por ĝiaj manĝeblaj rozfruktoj.