La Eŭrazia fajfanaso aŭ simple Fajfanaso (Anas penelope, iam Mareca penelope) estas anaso, nome birdo el la anasedoj. Ĝi estas unu el la tri specioj de fajfanasoj. Ĝi estas komuna kaj disvastigata ene de sia teritorio. Tiu specio estis unuafoje priskribata de Linnaeus en sia verko de 1758 nome Systema naturae laŭ ties nuna scienca nomo.[1]
La Fajfanaso grandas ĉ. 45 cm averaĝe, sed ĝenerale estas 42–52 cm longa kun enverguro de 71–80 cm kaj pezo de 500-1073 g.[2][3]. La reprodukta virbirdo havas kaŝtanbrunan kapon, kremflavecajn frunton kaj antaŭkronon.[4] La trunko estas griza (kaj dorse kaj flanke), la brusto rozkolora al violbruna. Dum flugado (kaj eĉ ripoze), estas bone videblaj la tre blankaj ŝultro- kaj flugilmakuloj. La ventro estas blanka, la subaj vostokovriloj estas nigraj. Somerfine, la virbirdo similas al la inbirdo, sed tre bone diferencigis ilin la blanka ŝultromakulo eĉ dum la eklipsa plumaro, kiam la masklo similas al la ino.
Temas pri specio kun markata seksa duformismo. La inbirdo estas pli malgranda ol inbirdo de la Platbeka anaso, la beko estas pli mallarĝa, la kapo pli rondoforma, la kolo pli mallonga, la vosto pli pinta, la plumaro pli ruĝa. Ĝenerale la ino estes helbruna, kun plumaro multe kiel ino de Amerika fajfanaso. Ĝi povas esti distingata el plej aliaj anasoj, aparte el la Amerika fajfanaso, pro la formo. Tamen, tiu specio havas pli palan kapon kaj blankecan akselareon subflugile. La ino povas esti ruĝeca morfo kun pli ruĝeca kapo, kaj griza morfo kun pli griza kapo.[4]
La speguleto estas malhelverda kaj nigra; la vosto estas pinteca, la kolo aspektas mallonga kaj la kapo rondoforma kun helgriza kun nigreca pinto kaj malgranda beko, kio distingas la grupon disde la kuleranasoj.
Ĝi reproduktiĝas en plej nordaj areoj de Eŭropo kaj Azio [5]. Ĝi estas la malnovmonda partnero de la nordamerika Amerika fajfanaso. Ĝi estas tre migranta kaj vintras pli sude ol sia reprodukta teritorio. Ĝi migras al suda Azio kaj Afriko [5]. Tiele en Eŭropo ĝi povas troviĝi nur vintre en plej Skandinavio, Islando kaj norda Rusio, dum en la resto de Eŭropo povas troviĝi la tutan jaron, sed venas somere al la Brita Insularo, Danio, Mediteraneo, norda Afriko kaj Turkio. En Britio kaj Irlando la Eŭrazia fajfanaso estas komuna kiel vintra vizitanto, kaj malabunda kiel reprodukta birdo en Skotlando, la Laga Distrikto, la Peninoj kaj eventuale pli sude, kun nur kelkaj reproduktaj paroj en Irlando. Ĝi povas troviĝi kiel nekomuna vintra vizitanto en Usono ĉe la marbordoj de la meza Atlantiko kaj de Pacifiko. Ĝi estas rara vizitanto en la resto de Usono escepte ĉe la Kvar Anguloj kaj ĉe la sudaj Apalaĉoj [2][4].
Tiu estas specio tres sociema, kiu vivas plej ofte en grupoj [6].
Temas pri bruema specio. La voĉo de la virbirdo estas fajfado priskribita kiel hi-ju-vi-ju, pi-juu aŭ uu-ui-ou, kio nomigas kaj la specion kaj la superspecion aŭ subgenron; aŭtune aŭdeblas akraj notoj rraa aŭ ra-kaa; la inbirda voĉo estas mallaŭta, rapida.
La Fajfanaso vivas en malprofundaj akvoj, akvaj herbejoj, kaj grupoj de la birdoj ripozas sur la maro. Ĝi estas birdo de malfermaj humidejoj, kiaj malsekaj herbejoj aŭ marĉoj kun iome da alta vegetaĵaro, kaj kutime manĝas per plaŭdado plantomaterialon (ankaŭ insektojn) aŭ per paŝtado, kion ili faras prete. Ĝi estas tre gregema for de la reprodukta sezono kaj formas grandajn arojn. Ili ariĝas al aroj de Amerika fajfanaso en Usono, kaj ili ankaŭ povas hibridiĝi kun ili [2]. Ĝi vivas vintre ĉe marbordoj, sed ankaŭ ĉe nesalaj akvoj.
La Fajfanaso reproduktiĝas en arbara tundro, tajgo (riveroj kun meandroj, lagoj kaj marĉoj) kaj stepoj. En migrado kaj vintrumado, ili ĉeestas estuarojn, golfetojn, lagunojn, malaltajn kaj ŝirmajn marbordojn (ĉefe herbejajn), lagojn, akvorezervejojn kaj riverojn.
Ili revenas el migrado kaj plenuman pariĝadajn ceremoniojn, kiam la maskloj ĉirkaŭas la inojn sur akvo, ŝvelas la kapajn plumojn, kaj malfermas de tempo al tempo siajn flugilojn dum fajfas. Ili nestumas surgrunde, ĉe akvo kaj sub kovro, kutime sur insuloj de marĉaj lagoj, marĉoj. La ino konstruas la neston per sekaj herboj kiujn ŝi kovras per lanugo. La ino demetas 7 al 10 ovalformajn ovojn blankecflavajn aŭ olivecajn, kiuj povas esti ĝis: 49,2- 59.9 mm × 34,7-42.1 mm[7]. Nur la ino plenumas la kovadon dum ĉirkaŭ 25 tagoj [6]. La frumaturaj idoj sekvas ŝin al akvo tuj post eloviĝo.
La seksa matureco povas esti atingita je aĝo de 1 jaro sed plej ofte poste ĉe nombraj birdoj. Tiu palearktisa specio povas vivi ĝis 18 jarojn[6].
La Eŭrazia fajfanaso estas unu el la specioj al kiuj aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA). Ties konservostatuso estas Malplej Zorgiga [8].
La Eŭrazia fajfanaso aŭ simple Fajfanaso (Anas penelope, iam Mareca penelope) estas anaso, nome birdo el la anasedoj. Ĝi estas unu el la tri specioj de fajfanasoj. Ĝi estas komuna kaj disvastigata ene de sia teritorio. Tiu specio estis unuafoje priskribata de Linnaeus en sia verko de 1758 nome Systema naturae laŭ ties nuna scienca nomo.