dcsimg

Nigra vintra rafano ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La nigra vintra rafano (Raphanus sativus var. niger) estas vario de la kultiva rafano. [1] Ĝi apartenas al la plantfamilio de la Brasikacoj (Brassicaceae). Ĝi apartenas al la vintra rafano kiel ankaŭ la kultivaro 'Münchner Bier', kiu havas ruĝan haŭton. [2][3]

Diveno kaj disvastigo

Jam la antikvaj egiptoj 2500 a. k. konias rafanon.[4] En Nordameriko kaj Eŭropo ĝi populariĝis ĝis meze de la 20a jarcento. Ĝi malaperis poste pli kaj pli. nur dum la lastaj jaroj triu tendenco renversiĝas. La „malnova legomo“ estas denove pli ŝatata. La vintra rafano estas kultivata ofte ĉe biologie laborantaj entreprenoj, kiuj ofertas ĝin ekde aŭtuno al la konsumantoj. Dum printempe ĝi malaperas el la oferto, kiam la freŝaj blankaj rafanoj de la nova rikolto estas surmerkatigataj.[3] La nigra vintra rafano estas kultivata krom en Eŭropo ankaŭ en Mongolio kaj Manĝurio..[5]

Priskribo

 src=
nigra oblonga rafano

Niogra rafano estas unujara, herba planto. La rigidhare kovranta folioj estas pinataj. la planto floras ruĝece - violkolore.

La radiko estas kovrata de malhelbruna ĝis nigra „skabo“. Ekzistas rondaj kaj oblongaj formoj. la rondaj formoj estas plate rondaj kaj havas dikecon de 10 cm kaj longecon de sep ĝis ok cm. La oblonga nigra rafano estas ses ĝis sep cm dika kaj 18 ĝis 25 cm longa. La karno estas tre firma kaj blanka.[6] la tubero pezas 300 ĝis 500 g [7]. Ĝi estas tiel nomata „ligna tubero“, ĉar ĝi konsistas male al la „basttubero“ ĉefe el ksilemo. Malvarmaj temperaturoj (kvin ĝis ok °C ) akcelas la florformadon de la floroj (=vernalizado).[8] La vernalizado kaj ne longajn tagojn, (fotoperiodismo), influas ĝin.[9] [10] La ĝermado okazas dum temperaturo inter 18 kaj 15 °C (= varmĝermanto).[11]

Kultivado kaj rikolto

Por la rikolto antaŭ la unua frosto la plantoj etas dissemataj dum julio.[12] La distanco inter la vicoj estu ĉirkaŭ 30 cm, en la vico 15-20 cm. Antaŭ ĉio la planto pezonas en sia lasta triono de la kresko multe da akvo. la kultivtempo estas 3,5 ĝis kvar monatojn. Fine de oktobro ĝis la unua frosto oni rikoltas kaj stokas la tuberojn. Nigra rafano bone stokeblas en humida sablo. Ĝi apartenas al la tipaj stokadlegomoj kiel karotoj, tubercelario, kapbrasiko kaj napoj.

Malsanoj kaj damaĝbestoj

rafanmuŝoj, brasikpapilio, falsa melduo, afidoj, psiliodoj, verticilio, sklerotinio, blanka rustro.

Utiligado

 src=
Nigraj rafanoj rikoltitaj

Por medicinaj aplikoj oni ekstraktas la sapon el la tuberojn per sukero. Tiu siropo havas antioksidanta efikon.[13][3]

Antaŭ la manĝo la tuberoj devas esti senŝeligataj. Oni povas kuiri la tuberojn. Pli ofte ili estas manĝataj krudaj, aŭ maldike tranĉitaj aŭ raspitaj. La aldono de salo reduktas la tipan akrecon de rafanoj.

Fontoj

  1. Nigra vintra rafano en Germplasm Resources Information Network (GRIN), USDA, ARS, National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Maryland.
  2. J. Becker-Dillingen, Handbuch des gesamten Gemüsebaues - Rettich und Radieschen, P.Parey-Verlag Berlin/Hamburg 1950, S. 407-428
  3. 3,0 3,1 3,2 F. Keller et al., 100 Gemüse, Winterrettich, 1986, S. 84
  4. H. P. Mathiassen, Grøntsager på friland, Ræddike, Vol. 2, 1987, S. 235
  5. S. Shinohara, Vegetable seed production technology of Japan, Vol. 1, 1984, S. 196
  6. Bundessortenamt, Beschreibende Sortenliste, 1995, S. 48
  7. C-M. Messiaen, Le Potager Tropical, Radis d'hiver, Edition CILF, ISBN 2-85319-015-3, 1998, S. 376
  8. H.-J. Wiebe, u. G. Alpers, Vernalisation von Rettich, Gartenbauwissenschaft 48, 1983, S. 141-145
  9. H.-J. Wiebe, Einfluss der Tageslänge auf das Schossen von Rettich, Gartebauwissenschaft 50, 1985, S. 63-66
  10. G. Vogel, Handbuch des speziellen Gemüsebaus, Rettich, ISBN 3-8001-5285-1, 1996, S. 398
  11. J. Mahla, Gärtnerische Samenkunde, 1950, S. 24
  12. J. Reinhold, Ratgeber für den Feingemüsebau im Freiland, 1962, S. 382
  13. A. Lugasi et al, Phytotherapy Research: Antioxidant effect of squeezed juice from black radish. Volume 19, Issue 7, 2005, S. 587–591

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Nigra vintra rafano: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La nigra vintra rafano (Raphanus sativus var. niger) estas vario de la kultiva rafano. Ĝi apartenas al la plantfamilio de la Brasikacoj (Brassicaceae). Ĝi apartenas al la vintra rafano kiel ankaŭ la kultivaro 'Münchner Bier', kiu havas ruĝan haŭton.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Rafaneto ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La rafaneto (latine radixradiko‘; science Raphanus sativus var. sativus), ankaŭ nomata , somera rafano [1] estas utilplanto el la familio de la Brasikacoj (Brassicaceae).

Ĝia ĝis kvar cm dika rezervtubero estas ekster plej ofte ruĝa kaj gustas akre. La tipan guston de la rafaneto kaŭzis sinapoleo, kiu ekestis pro la vundiĝo (prilaborado, murdo) el la sinapoleglikozido en la planto.

La deveno de la planto ne estas konata. En Eŭropo komenciĝias la kultivado de rafanetoj en la 16a jarcento. Ĝi disvastiĝis malrapide en la franca kuirejo kaj pluen en tutan Eŭropon..[2]

Kultivado

Multaj diversaj kulturvario ekzistas. Rafanetoj ŝatas neduran kaj humidan grundon kun sufiĉe da nutraj mineraloj. Tronutrado kaŭzas malbonan kvaliton kaj subnutrado malhelpas la kreskon de la tubero. Sekeco efikas ankaŭ negative sur gusto kaj konsisteco.

Ekde marto eblas disemo en plastfolitunelo. La ĝermtempo estas ĉikaŭ unu semajno. Post kvar ĝis ses semajno la rafanetoj povas esti rikoltataj. En varmaj printempoj eblas semi rekte en liberaera kampo aŭ ĝardeno. [1]

La distanco inter la vicoj estu sep ĝis dek centimetrojn. En la vico estu distanco de kvin ĝis sep centmetrojn, por ke la tuberojn povas evoluiĝi bone. La disemado estu malprofunde (maksimuma profundeco unu centimetro). Pli profunda semado kaŭzas oblongan formon de la rubero. En la komerca hortikulturo oni rikoltas 170 ĝis 180 tuberojn je m² kultivareo.[1] Oni ankaŭ povas dissemi rafanetojn inter sufiĉe foraj vicoj de aliaj legomoj.

Tro malfrua rikolto kaŭzas lignecajn tuberojn kaj malagrablan guston.

Najbareco al aliaj kulturoj

Radieschen Rafanatoj toleras diversajn najbarantajn plantojn.

Kultivaroj

 src=
blanka cilindroformaj rafanetoj

Oni distingas inter klasikaj fruaj kultivaroj, kiu taŭgas por kultivado en printempo kaj aŭtuno kaj someraj kultivaroj, kiuj ankaŭ formas tuberojn sub lontagaj cirkonstancoj.

Ne ĉiu rafanero estas ruĝa kaj globa:

  • blanka, globforma – la blanka kultivaro „Eiszapfen“ (=glacipendaĵo) similas al malgrandaj bierrafano. Ofte ili estas manĝataj kuirite.
  • blanka, cilindra – ekzemple „White Breakfast“ (=blanka matenmanĝo)
  • ruĝa-blanka cilindra – ekzemple „ Duett“
  • ruĝa-blanka globforma - ekzemple „Isabell“
  • flava globforma – ekzemple „Goldball“

La kultivar „Riese von Aspern“ (= giganto de Aspern) estas regiona kultivaro el la regiono de Vieno. [3]

Manĝado

La tuberoj de la rafanetoj oni tranĉas en diskojn aŭ striojn au raspas ilin.La rafanetoj povas esti aldonitaj al miksita salato. Ŝatata estas ankaŭ rafanetoj kiel pansurmetaĵo kun salo. Eblas ankaŭ manĝi la foliojn krude kiel salato aŭ kuirite kiel spinaco.

Stokado

La rafenetoj oni manĝu laŭeble freŝe. En fridujo rafanetoj estas konserveblaj kelkajn tagojn.

Nutraĵvaloro

100 g manĝebla parto enhavas ĉirkaŭ: energio 14 kcal aŭ. 57–61 kJ proteino 1,1 g grasoj 0,1 g karbonhidratoj, uzebla 2,0 g fibroj 1,6 g akvo 94 g natrio 17 mg kalio 225–255 mg kalcio 34–35 mg fosforo 28 mg magnezio 8 mg fero 1,2 mg fluoro 0,10 mg Vitamino A 4 µg Vitamino E datenoj mankas Vitamino B1 0,04 mg Vitamino B2 0,04 mg niacino 0,2 mg Vitamino B6 0,06 mg Vitamino C 27–29 mg salicilacido 1,24 mg

Literaturo

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Rafaneto: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La rafaneto (latine radix ‚radiko‘; science Raphanus sativus var. sativus), ankaŭ nomata , somera rafano estas utilplanto el la familio de la Brasikacoj (Brassicaceae).

Ĝia ĝis kvar cm dika rezervtubero estas ekster plej ofte ruĝa kaj gustas akre. La tipan guston de la rafaneto kaŭzis sinapoleo, kiu ekestis pro la vundiĝo (prilaborado, murdo) el la sinapoleglikozido en la planto.

La deveno de la planto ne estas konata. En Eŭropo komenciĝias la kultivado de rafanetoj en la 16a jarcento. Ĝi disvastiĝis malrapide en la franca kuirejo kaj pluen en tutan Eŭropon..

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO