dcsimg

Laŭroviburno ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La laŭroviburno [1] (Viburnum tinus) estas specio el la genro viburno de la familio de adoksacoj, hejme en la Mediteranea regiono kaj Makaronezio. Laurus aludas la similecon de la folioj al tiuj de nobla laŭro; tinus signifas "deka naskito". Ĝi estas arbedo (malofte arbeto) atingante ĝis 2-7 metrojn, kun densa, rondigita krono. La folioj estas ĉiamverdaj, restantaj 2-3 jaroj, aranĝitaj pare pinate, 4–10 cm longaj kaj 2–4 cm larĝaj, glatrandaj. La floroj estas blankaj, vintre kunmetitaj en densajn infloreskojn kun diametro de 5–10 cm. La frukto estas malhela blu-nigra drupo, 5–7 mm longa. De tiu palearktisa arbedo estas tri subspecioj :

Kultivado kaj uzado

Ĝi estas populara ĉiamverda arbedo vaste kultivita por sia vintra floranta habito en regionoj kun malseveraj vintroj.

Referencoj

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 P. 1231

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Laŭroviburno: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La laŭroviburno (Viburnum tinus) estas specio el la genro viburno de la familio de adoksacoj, hejme en la Mediteranea regiono kaj Makaronezio. Laurus aludas la similecon de la folioj al tiuj de nobla laŭro; tinus signifas "deka naskito". Ĝi estas arbedo (malofte arbeto) atingante ĝis 2-7 metrojn, kun densa, rondigita krono. La folioj estas ĉiamverdaj, restantaj 2-3 jaroj, aranĝitaj pare pinate, 4–10 cm longaj kaj 2–4 cm larĝaj, glatrandaj. La floroj estas blankaj, vintre kunmetitaj en densajn infloreskojn kun diametro de 5–10 cm. La frukto estas malhela blu-nigra drupo, 5–7 mm longa. De tiu palearktisa arbedo estas tri subspecioj :

Viburnum tinus subsp. tinus. Mediteranea regiono. Viburnum tinus subsp. rigidum (syn. V. rigidum). En Kanarioj ĝi estas elemento de la ekoregiono kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj, precipe de la laŭrisilvoj. Viburnum tinus subsp. subcordatum. Azoroj.
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO