dcsimg

Ruĝecvosta muŝkaptulo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Ruĝecvosta muŝkaptulo ( Muscicapa ruficauda) estas malgranda specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj.

Tiu specio estas kiel ĉe aliaj samgenranoj helbruna supre tre hele griza sube, kun tre markata ruĝeca nuanco en pugo (videbla ĉefe je malfermo de flugiloj) kaj iom pli malhelbrune en vosto. Tiu distingilo nomigas la specion kaj tiu karaktero aperas ankaŭ en la latina scienca nomo kie ruficauda sinnifas precize “kun ruĝa vosto”. La okulo estas nigra kaj tre rimarkinda kun hela okulringo. La beko estas mallonga, hela kaj akrapinta.

Tiu specio reproduktiĝas ĉefe en Centra Azio nome en orienta Uzbekio, Taĝikio, nordorienta Afganio kaj okcidenta kaj centra Himalajo (orienten ĝis orienta Nepalo); kiel nereproduktulo ĉeestas en sudokcidenta Barato.

Referencoj

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 51671, Muscicapa ruficauda, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga.
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Ruĝecvosta muŝkaptulo: Brief Summary ( Esperanto )