dcsimg

Skombro ( Esperanto )

provided by wikipedia EO
 src=
Skombro

La skombro (Scomber scombrus) estas specio de fiŝo brila kaj malhela kun nigraj strioj en la dorso. La skombro estas teleostea fiŝospecio apartenanta al la familio de la skombredoj, ordo de la perkoformaj. Ĝi abundas en la Atlantiko kaj en la Mediteraneo kie ĝi suferas fortan fiŝkaptadon pro sia bongusta viando. Por la landoj mediteraneaj estas grava en ties kuirarto.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO