dcsimg

Oceana blankmakula ŝarko ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La oceana blankmakula ŝarko (Carcharhinus longimanus) estas ŝarko el familio de grizŝarkoj. Ĝi vivas en la varmaj oceanoj kaj apartenas al la plej grandaj ŝarkoj de la mondo. Ĝi estas danĝera por la homo, oni dokumentis multajn atakojn. Ĝi havas grandan mortecon pro la oceana fiŝado kaj la iam tre ofta specio nun estas en kelkaj oceanaj regionoj tre malofta.

Ĝi havas korpolongon de ĝis 390 cm, sed malofte superas la longon de pli ol 300 cm. La averaĝa longo estas 180 ĝis 190 cm, dum femaloj estas pli grandaj ol maskloj. La ŝarko havas maksimuman pezon de ĉ. 170 kilogramoj. La specio havas tipan korpokonstruon de la grizŝarkoj kaj ofte formiĝas eta ĝibo. Karakterizaj estas la tre longaj, rundiĝantaj naĝiloj (precipe la unua dorsa naĝilo).

Ĝi naskas 1 ĝis 15 ŝarkidojn post graveda periodo de ĉ. 12 monatoj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO