dcsimg

Ĉilia flamengo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Ĉilia flamengo (Phoenicopterus chilensis) estas birdospecio de la genro de flamengoj kaj nome granda specio (110–130 cm) proksime rilata al la Kariba flamengo kaj al la Roza flamengo, kun kiuj ĝi estis foje konsiderata samspecifa. Tiu artikolo sekvas la traktadon en Ibis (2002) 144 707-710.

Ĝi reproduktiĝas en moderklimata Sudameriko el Ekvadoro kaj Peruo al Ĉilio (ĉefe ĉe la sallagoj de Surire kaj de Atakamo, en la Nacia Rezervejo El Yali, en la Granda Insulo de Ĉiloeo kaj en la Ĉilia Patagonio) kaj Argentino kaj oriente al Brazilo; ĝi estis enmetita en Germanion kaj en Nederlandon (kolonio en ties bordo, nome Zwilbrockervenn). Estas ankaŭ malgranda populacio en Utaho kaj Kalifornio. Kiel ĉiuj flamengoj ĝi demetas ununuran kretecan blankan ovon sur kota amaseto.

Aspekto

 src=
Aro fluganta en Rio Grande do Sul, Brazilo

La plumaro estas pli rozkolora ol tiu de iomete pli granda Roza flamengo, sed malpli ol la Kariba flamengo. Ĝi povas esti diferencata el tiuj specioj pro siaj grizecaj kruroj kun rozkoloraj "genuoj" (fakte tarsaj artikulacioj), kaj ankaŭ pro la pli granda kvanto de nigro ĉe la beko (pli da duono). La irisoj estas flavaj. Junuloj povus ne havi iom ajn el rozkoloro, sed anstataŭe restas grizaj.[1]

Dieto

La beko de la Ĉilia flamengo havas kombilecajn strukturojn kiuj permesas ĝin filtri manĝon — ĉefe algoj kaj planktono, sed ankaŭ senvertebruloj, salikokoj kaj aliaj moluskoj.[2] — el akvo de la marbordaj kotejoj, estuaroj, lagunoj kaj sallagoj kie ĝi loĝas.[3]

Reproduktado

 src=
Ĉe la bestoĝardeno de Bernburg.
 src=
Kun ido ĉe la bestoĝardeno de Bernburg.
 src=
Familia grupo ĉe la bestoĝardeno de Bernburg.

Ĉiliaj flamengoj loĝas en grandaj aroj en naturo kaj postulas amasiĝaj kondiĉoj por helpi la reproduktemon. Dum la reprodukta sezono, kaj maskloj kaj inoj montras varion de kutimoj por allogi partnerojn, inklude kaposubiĝon — turniĝante siajn kapojn el flanko al flanko duope — kaj flugilsalutojn, per kiuj la flugiloj estas ripete malfermitaj kaj fermitaj. Kaj maskloj kaj inoj kun laboras en konstruo de kolonforma kota nesto, kaj ambaŭ kovas la ovojn. Post eloviĝo, la idoj havas grizan plumaron; ili ne akiras koloron de plenkreskulo ĝis post du aŭ tri jaroj. Kaj masklo kaj ino povas produkti nutran laktecan substancon en sia kropo por manĝigi siajn idojn.[3]

En kaptiveco

La unua flamengo eloviĝinta en eŭropa bestoĝardeno estis Ĉilia flamengo ĉe la Bestoĝardeno de Bazelo (Svisio) en 1958.[4] Ekde tiam, ĉirkaŭ 389 flamengoj (ĉefe Rozaj flamengoj) estis bredataj en Bazelo kaj de tie distribuataj al aliaj bestoĝardenoj tutmonde.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. (2004) “”, Zoo view XXXVII (4), p. 1, back cover.
  2. Flamenco en perso.wanadoo.es
  3. 3,0 3,1 "Chilean Flamingo Fact Sheet, Lincoln Park Zoo"
  4. "Zoo celebrates 50 years of flamingo breeding and science", 13s Aucgusto 2008. Kontrolita 21a Marto 2010.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Ĉilia flamengo: Brief Summary ( Esperanto )