La Cikonibeka arbalciono, Pelargopsis capensis (eksa Halcyon capensis), estas unu el la specioj de arbalcionoj, tio estas birdo de la grupo de Alcededoj kiu enhavas ankaŭ alcionon kaj alcedinedojn.
Ĝi estas amplekse, sed malabunde, disvastigita en tropika suda Azio el Barato kaj Srilanko al Indonezio. Tiu arbalciono estas ĉefe loĝanto tra sia teritorio.
Temas pri tre granda arbalciono, 35 cm longa. La plenkreskulo havas helbluan dorson (ankaŭ verdecan), pli malhelbluajn flugilojn kaj voston (ĉio hele sube), kaj brunan (ĝis grizan) kapon. Ties subaj partoj kaj kolo estas flavoranĝaj, pli hele en gorĝo. La tre granda kaj longa beko estas brilruĝa, kio nomigas la specion per komparo al la cikonio. Ankaŭ la kruroj estas ruĝaj. La flugo de la Cikonibeka arbalciono, estas prilaborita kaj sveba, sed rekta.
Ambaŭ seksoj estas similaj. Estas 15 rasoj, ĉefe diferencaj en plumardetaloj, sed P. c. gigantea de la insularo Sulu havas blankajn kapon, kolon kaj subaj partoj. La alvoko de tiu bruema arbalciono estas mallaŭta piir-por-por ripete ĉiun 5an sekundon aŭ simila rido ki-ki-ki-ki-ki-ki.
La Cikonibeka arbalciono, estas specio de varia arbara habitato ĉe lagoj, riveroj aŭ marbordoj. Ĝi gvatas silente dum serĉado de manĝaĵo, kaj estas ofte nerimarkebla spite sian grandon. Ĝi estas teritoria kaj forigos aglojn kaj aliajn grandajn predantojn. Tiu specio ĉasas fiŝojn, ranojn, krabojn, rodulojn kaj birdidojn.
La Cikonibeka arbalciono, elfosas sian neston en riverbordo, putrinta arboparto, aŭ arbotermitejo. La tipa ovodemetado estas de 2 ĝis 5 rondoformaj blankaj ovoj.
Super akvejo en Kolkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
Alvokante en Kolkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
en Kolkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
en Kolkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
en Kolkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
en Kolkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
La Cikonibeka arbalciono, Pelargopsis capensis (eksa Halcyon capensis), estas unu el la specioj de arbalcionoj, tio estas birdo de la grupo de Alcededoj kiu enhavas ankaŭ alcionon kaj alcedinedojn.
Ĝi estas amplekse, sed malabunde, disvastigita en tropika suda Azio el Barato kaj Srilanko al Indonezio. Tiu arbalciono estas ĉefe loĝanto tra sia teritorio.
Pelargopsis capensis burmanica de Keulemans