La Nigrabrusta koturno (Coturnix coromandelica) estas specio de koturno (el la birda familio de Fazanedoj) troviĝanta en Suda Azio.
Herbejoj, terkultivejoj kaj arbustaroj en la valo de Induso de centra Barato, Pakistano, la ebenaĵoj de Gango, kaj partoj de duoninsula kontinenta Barato. Vidata ĉefe vintre pli sude.
Ne havas striecon en duarangaj. Masklo havas nigran brustomakulon (kio nomigas la specion) kontraste kun blankeca ventro kaj distingan kapobildon blankanigran konsistan je malhela traokula strio kaj superokula kaj subokula helaj strioj, krom malhela subkrona strio; la gorĝareo estas blankeca kun nigrecaj markoj kaj suba bordo. La supraj partoj estas pli brunaj. La ino estas malfacile separebla el ino de Komuna koturno kaj de Japana koturno sed la punktoj de la brusto estas pli fajnaj.
La alvoko estas metaleca ĉrink-ĉrink, konstante ripetata matene kaj vespere, kaj dum la reprodukta sezono ankaŭ dum nokto. Ĝi estas tre nekofuzeble distinga el la alvoko de la Komuna griza koturno. [1][2]
La Nigrabrusta koturno (Coturnix coromandelica) estas specio de koturno (el la birda familio de Fazanedoj) troviĝanta en Suda Azio.