dcsimg

Ruĝokula turto ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Ruĝokula turto (Streptopelia semitorquata) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu enhavas turtojn kaj kolombojn.

Disvastiĝo

Ĝi estas disvastigata loĝanta kaj reproduktanta birdo en Afriko sude de Saharo en medioj kiuj ne estas dezertaj.

Kutimoj

Tiu ĉi specio estas komuna aŭ abunda ĉe akvo. Ĝi konstruas la neston el bastonetoj en arbo, ofte manglo, kaj tie la ino demetas du blankajn ovojn. La flugo estas rapida per regula flugilfrapo kaj eventuala vipado karaktera de kolomboj ĝenerale.

La Ruĝokula turto manĝas herbosemojn, granojn kaj aliajn vegetalojn. Ili estas tre surgrundemaj kaj plej ofte nutras sin surgrunde.

Kiel multaj aliaj specioj de tiu genro, ili ne estas tre gregemaj kaj ofte nutras sin solaj aŭ laŭ paroj.

Aspekto

La Ruĝokula turto estas grandeca, fortika turto, ĝis 34 cm longa. La dorso, flugiloj kaj vosto estas helbrunaj (dorso nur iomete pli malhela). La kapo, la kolo kaj subaj partoj estas rozkoloraj ĝis helgrizaj. Estas nigra makulstrio en la nuko bordita je helo. La kruroj kaj ringo de nuda haŭto ĉirkaŭ la okulo estas ruĝaj kaj de tie la nomo.

Dumfluge la specio montras nigrecajn flugilplumojn. La voĉo estas laŭta 'duu-duu-du-du.

Ambaŭ seksoj estas similaj, sed nematuruloj esta pli senkoloraj ol plenkreskuloj kaj havas skvamojn en la korpoplumoj.

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Ruĝokula turto: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Ruĝokula turto (Streptopelia semitorquata) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu enhavas turtojn kaj kolombojn.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO