dcsimg

Kaba trielo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Kaba trieloPunktita trielo, Burhinus capensis, estas afrika birdo kiu reprezentas en sudo kaj centro de tiu kontinento -sub Saharo-, krom sudokcidento de Arabio, la genron Burhinus, vadbirdoj de la familio Burinedoj.

Aspekto

Ili estas mezgrandaj birdoj -ĉirkaŭ 34.41cm kaj pezo de ĉirkaŭ 450 g- kun fortikaj kapoj kaj nigroflavaj bekoj, larĝaj flavaj okuloj kaj kamufla bruna plumaro. Diferenco kun aliaj trieloj estas, ke la plumaro estas tute punktita kaj ŝajnas pli malhela, iom ruĝbruna ĉebruste. Kiel en aliaj trieloj la flava okulo estas en la centro de malhela cirklo meze de hela cirklo. Krome ne videblas en flugiloj strioj. Dumfluge en subaj flugiloj estas videbla nigraj horizontala kaj finborda strioj. La kruroj estas dikaj, longaj kaj grizverdaj.

Estas ses subspecioj en diversaj partoj de la teritorio.

Kutimoj

Kvankam temas pri vadbirdo, tiu specio preferas sekajn malfermajn mediojn kun nuda planko, mezdezertaj kaj stepaj. Ili estas ĉefe noktumaj birdoj, laŭ sia laŭta kaj muzika voĉo -kuroliii, tulii- kiu sonas nokte. Estas soleca birdo, malfidema, kaŝema, kio facilas pro ties kamufla plumaro.

Ili vivas ĝis 15 jarojn.

Bildaro

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Kaba trielo: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Kaba trielo aŭ Punktita trielo, Burhinus capensis, estas afrika birdo kiu reprezentas en sudo kaj centro de tiu kontinento -sub Saharo-, krom sudokcidento de Arabio, la genron Burhinus, vadbirdoj de la familio Burinedoj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO