dcsimg

Hirundovosta abelmanĝulo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Hirundovosta abelmanĝulo (Merops hirundineus) estas preskaŭpaserina birdo de la familio Meropedojabelmanĝuloj. Ĝi reproduktiĝas en savanaj arbaroj de subsahara Afriko. Ĝi estas parte migranta, translokiĝante depende de pluvokvanto.

Tiu ĉi specio, kiel ĉe aliaj abelmanĝuloj, estas bele kolora, svelta birdo. Ties koloroj kaj facile videbla forkoforma vosto faras tiun specion nekonfuzebla. Ĝi estas ĉefe verda kun flava gorĝo, blua mentonostrio kaj nigraj traokula strio kaj beko, kiel ĉe plej parto de abelmanĝuloj. Gix povas atingi longon de 20 ĝis 22 cm, inkludante la longajn forkoformajn verdajn aŭ bluajn vostoplumojn. Ambaŭ seksoj estas similaj.

Tiu ĉi estas specio kiu preferas pli arbaran kamparon ol plej parto de abelmanĝuloj. Tiu bela kaj alloga birdo estas facile alproksimigebla. Kiel la nomo sugestas, abelmanxguloj manĝas ĉefe insektojn, ĉefe abelojn, vespojn kaj krabrojn, kiuj estas kaptitaj per atakoj el maferma gvatejo. La Hirundovosta abelmanĝulo preferas mielabelojn.

Tiuj abelmanĝuloj nestumas en tre etaj kolonioj en sablaj bordoj, aŭ similaj ebenaj grundoj. Ili elfosas relative longan tunelon, kie la ino demetas 2 al 4 sferecajn, blankajn ovojn. Tiuj birdoj manĝas kaj ripozas komunume.

La agnoskitaj subspecioj estas jenaj:

  • Merops hirundineus hirundineus
  • Merops hirundineus chrysolaimus
  • Merops hirundineus furcatus
  • Merops hirundineus heuglini
  • Merops hirundineus strenuus

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Hirundovosta abelmanĝulo: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Hirundovosta abelmanĝulo (Merops hirundineus) estas preskaŭpaserina birdo de la familio Meropedojabelmanĝuloj. Ĝi reproduktiĝas en savanaj arbaroj de subsahara Afriko. Ĝi estas parte migranta, translokiĝante depende de pluvokvanto.

Tiu ĉi specio, kiel ĉe aliaj abelmanĝuloj, estas bele kolora, svelta birdo. Ties koloroj kaj facile videbla forkoforma vosto faras tiun specion nekonfuzebla. Ĝi estas ĉefe verda kun flava gorĝo, blua mentonostrio kaj nigraj traokula strio kaj beko, kiel ĉe plej parto de abelmanĝuloj. Gix povas atingi longon de 20 ĝis 22 cm, inkludante la longajn forkoformajn verdajn aŭ bluajn vostoplumojn. Ambaŭ seksoj estas similaj.

Tiu ĉi estas specio kiu preferas pli arbaran kamparon ol plej parto de abelmanĝuloj. Tiu bela kaj alloga birdo estas facile alproksimigebla. Kiel la nomo sugestas, abelmanxguloj manĝas ĉefe insektojn, ĉefe abelojn, vespojn kaj krabrojn, kiuj estas kaptitaj per atakoj el maferma gvatejo. La Hirundovosta abelmanĝulo preferas mielabelojn.

Tiuj abelmanĝuloj nestumas en tre etaj kolonioj en sablaj bordoj, aŭ similaj ebenaj grundoj. Ili elfosas relative longan tunelon, kie la ino demetas 2 al 4 sferecajn, blankajn ovojn. Tiuj birdoj manĝas kaj ripozas komunume.

La agnoskitaj subspecioj estas jenaj:

Merops hirundineus hirundineus Merops hirundineus chrysolaimus Merops hirundineus furcatus Merops hirundineus heuglini Merops hirundineus strenuus
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO