La genro de birdoj nome Apus enhavas kelkajn el la plej komunaj specioj de malnovmondaj membroj de la familio Apusedoj, komune konataj kiel tipaj apusoj. La genro nomigas la subfamilion , la familion nome Apusedoj aŭ Apodidae kaj la ordon Apodoformaj aŭ Apodiformes. Tiu nomo signifas sen piedoj, ĉar ties malgrandaj kaj malfortaj kruroj ne estas sufiĉe fortaj por reekflugi se ili surterigas, ĉar la longaj kaj rektaj flugiloj ne permesas ilin ekflugi.
Ili estas inter la plej rapidaj birdoj en la mondo. Ili aspektas hirundoj, al kiuj ili tute ne rilatas, sed ili havas pli mallongajn vostojn kaj falĉilformajn flugilojn. La apusoj pasas plej parton de siaj vivoj en aero dumfluge (kie kaj kiel ili manĝas, pariĝas kaj eĉ dormas). La mallongaj kruroj estas tre utilaj por alkroĉi sin al vertikalaj surfacoj.
Konataj fosiliaj specioj estas la jenaj: