La Mokbirdo (Mimus polyglottos) estas birdo de la familio de Mimedoj (Mimidae) el la ordo de la Paseroformaj birdoj. Ĝi estas tre konata en Nordameriko kaj la ununura komuna disvastigata mokbirdo.
La 25 centimetrojn longa mokbirdo havas grizan dorson, blankajn subajn partojn, pli malhelajn flugilojn kun blankaj flugilmakuloj tre rimarkindaj dumfluge kaj dum montroceremonioj, longan nigran voston kun blankaj eksteraj plumoj. La svelta, nigra beko estas iome kurbeca malsupren.
La reprodukta teritorio etendiĝas de la sudoriento de Kanado tra Usono ĝis norda Meksiko kaj Bahamoj, Kajmanoj kaj Grandaj Antiloj en Karibio; la plej ofta estas la birdo en la regiono de Florido ĝis Teksaso. Ĝi estas anstataŭata pli sude de sia plej proksima vivanta parenco, nome la Tropika mokbirdo. Ankaŭ la Sokora mokbirdo, nome endanĝerita specio, estas tre rilata, male al iama opinio.[1][2]
Ankaŭ en Germanio (Bremeno) kaj en la regiono de Ruhr (Recklinghausen) oni ekvidis ĝin iam kiel vagantoj. La mokbirdo vivas en diversaj habitatoj, kiel malfermaj pampoareoj, duondezertoj, arbarregionoj, kampoj kaj loĝataj regionoj. Tiuj birdoj estas ĉefe konstantaj loĝantaj birdoj, sed nordaj birdoj povas moviĝi suden dum akra vetero.
La longe persista, kompleksa kantado de la mokbirdo, kiu eĉ imitas vokojn kaj sonojn de aliaj bestoj samkiel medibruojn, la tutan tagon ĝis en la nokto estas aŭdebla. La kantrepertuaro de la masklo konsistas el 50-200 kantoj. Tiu kutimo estas kialo de la nomoj kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie Mimus enhavas la saman radikon kiu signifas “imitado” kaj polyglottos el la grekaj vortoj “poly” kaj “gloto” signifas “kiu parolas multajn lingvojn”. Pri ties nomoj oni diru, ke tiu specio estis unuafoje priskribita de Linnaeus en Systema naturae en 1758 kiel Turdus polyglottos.[3]
Per siaj longaj kruroj la birdo sur la grundo aŭ ekflugante el ripozejo serĉas je nutraĵo, al kiu apartenas senvertebruloj, semoj kaj aliaj fruktoj. Dum la nutraĵserĉado tiu Mokbirdo disetendas siajn flugilojn kaj montras la blankajn flugilmakulojn. Tiu sinteno aŭ servas por la distriktprotektado aŭ por ekfuĝigi predobestetojn.
La birdo estas konata kiel sentima kaj agresema; ĝi defendas impete la kov- kaj la vintroregionon. Kelkfoje la mokbirdo alvokas per specifa voko samspeciulon por helpo, por komune fuĝigi rabiston. Mokbirdoj ofte nestas ĉe homaj loĝejoj, kaj pro tio, ties laŭta kaj nokta kanto kaj ties teritoria defendado ofte ĝenas homojn. John van der Linden, aŭtoro de Eastern Birding Central FAQ, informis ke 25 al 50 % de la elektronikaj demandoj de li ricevitaj koncernis elturniĝon kun ĝenantaj mokbirdoj.
Mokbirdoj sentas fortan preferon por specifaj arboj kiaj acero, likvidambaro kaj platano. Ili ĝenerale evitas pinojn post kiam la aliaj arboj jam kreskigis siajn foliojn. Krome ili sentas specialan preferon por altaj lokoj, kiel pintaj branĉoj de arboj. Mokbirdoj troviĝas ofte en urbaj kaj ĉeurbaj areoj, kie ili ripozas sur telefonfostoj, stratolampoj aŭ altaj punktoj en konstruaĵoj. Dum kantado sur alta ripozejo tiu birdo ofte saltas iom malfermante siajn flugilojn por montri la blankajn subflugilajn makulojn, poste alteriĝas sur la ripozejon sen ĉesi kantadon. Tiu ago utilas kiel teritoria montroceremonio.
Kvankam multaj specioj de birdoj imitas aliajn birdojn, la Norda mokbirdo estas la plej bone konata en Nordameriko kiu faras tion. Ili imitas ne nur birdojn, sed ankaŭ aliajn animalojn kaj meĥanikajn sonojn kiel aŭtalarmoj. Per tiu imitado ili povos moki homojn, sed ofte malsukcesas moki aliajn birdojn, kiaj la Florida makisgarolo.
La kantimitado de la Norda mokbirdo utilas kiel metodo pligrandigi la muzikan repertuaron kiu ŝajne uzeblas por allogi inojn. La mokbirdo tamen limigiĝas je imitado de mallongajn sonunuojn, kiuj ripetiĝas kelkajn fojojn antaŭ movi al nova sono. Kiel rezulto, la mokbirdo sukcesas multe plie antaŭ homa orelo per imitado de kelkaj precizaj specioj. Specioj havantaj ripetajn kantojn, kiaj tiu de la Karolina troglodito, estas efike kopiitaj, sed specioj kun longaj, komplikaj kantoj, kiaj tiu de la Kantopasero, ne povas tiom efike esti imitata de mokbirdoj.
La Norda mokbirdo, krom ties bona imitado, estas ankaŭ unu el la plej laŭtaj kaj plej konstante voĉemaj birdoj. Ili ofte kantas nokte, ĉefe la nepariĝintaj maskloj, aŭ dum plena luno. Ili kantas la tutan jaron escepte foje somerfine dum la plumoŝanĝa sezono. Individuaj maskloj havas repertuaron de 50 ĝis 200 kantoj; ankaŭ inoj kantas, sed pli silentece kaj malpli ofte ol maskloj. Mokbirdoj kutime kantas plej laŭte dum mateniĝo.
Krom ties konata kanto, la Norda mokbirdo uzas varion de alvokoj por komuniki specifan informon. Kiel ĉe la kanto, tiuj alvokoj estas inter la plej laŭtaj sonoj produktitaj de birdoj de tiu grando. Mokbirdoj faras akran, raspan bruon dum forpelado de aliaj birdoj for de sia teritorio. Simila sed distinga alvoko estas uzata por defendiĝi kontraŭ predantoj kiel akcipitro aŭ falko. Aliaj alvokoj inkludas anhelantan bruon kaj tre orelpenetranta serio de altaj notoj ripete dufoje.
La mokbirdo konstruas pelvetoforman neston el tigoj kaj branĉeroj sur malalta branĉo en densa arbustaro en malferma pejzaĝo. Du ĝis ses ovojn la ino sola dum 12 gis 13 tagoj kovas. Post naŭ ĝis dek du tagoj la junbirdoj ekflugas kaj okazas elnestiĝo.
Maskloj de Norda mokbirdo starigas nestoteritorion frufebruare. Se ino eniras sian teritorion, la masklo persekutas la inon per dekomence agresecaj alvokoj kaj, se ŝi iĝas malinteresa, per pli mildaj alvokoj. Kiam la paro jam setlis, ties kanto iĝas pli afabla. Nordaj mokbirdoj tendencas esti monogamaj, kaj la ino povas reveni al la sama masklo de la pasinta sezono.
Kaj la masklo kaj la ino de Nordaj mokbirdoj kunkonstruas la neston. La masklo faras plej parton de la tasko, dum la ino ripozas sur arbusto aŭ arbo kie oni konstruas la neston por atentigi pro eventuala predanto. La ekstera parto de la nesto estas komponita el bastonetoj dum la interna parto estas kovrata el herberoj, mortintaj folioj, musko aŭ artefaritaj fibroj. La ovoj estas helbluaj aŭ verdecaj kaj makulitaj per punktoj.[4] La ino demetas 3 al 5 ovojn, kiujn ŝi kovas dum preskaŭ 2 semajnoj. Poste ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn.
Tiu birdo agreseme defendas sian neston kaj ĉirkaŭan areon kontraŭ aliaj birdoj kaj animaloj. Kiam predanto persistas, mokbirdoj el najbaraj teritorioj, allogitaj de specifa alvoko, povas aliĝi al la atako. Aliaj birdoj povas ariĝi por rigardi kiel la mokbirdoj ĉikanas la entrudulon. Krom ĉikanado de hejmaj katoj[5] kaj hundoj kiujn ili konsideras minacon, oni scias, ke mokbirdoj atakas ankaŭ homojn. Ili estas absolute sentimaj kaj atakas multe pli grandajn birdojn, eĉ akcipitrojn. Fama okazaĵo en Tulsa, Oklahomo pri poŝtisto kaŭzis distribuadon de averta letero al la loĝantaro.[6]
La Mokbirdo (Mimus polyglottos) estas birdo de la familio de Mimedoj (Mimidae) el la ordo de la Paseroformaj birdoj. Ĝi estas tre konata en Nordameriko kaj la ununura komuna disvastigata mokbirdo.