dcsimg

Baselacoj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Baselacoj (Basellaceae) estas plantfamilio el la ordo de la Kariofilaloj (Caryophyllales) ene de la angiospermaj plantoj. Kelkaj specioj havas pantpartoj, kiuj estas manĝeblaj de la homo. Kelkaj Anredera- kaj Basella-specioj estas kultivataj kiel ornamplanto.

Priskribo

 src=
ilustraĵo de Basella alba el Blanco, ĉ. la jaro 1880
 src=
Ullucus tuberosus, ilustraĵo de William Jackson Hooker en Curtis botanical magazine, volumeno 77, serio 3, numero 7, 1851, tabulo 4617

Vegetativaj karakterizaĵoj

Baselacoj estas plej ofte multjaraj herbaj plantoj aŭ malofte duonarbustoj. Ili kreskas aŭ vertikale aŭ estas ofte grimpplantoj. La radikoj estas fibraj ĝis dikiĝintaj. Kelkaj specioj havas rizomojn aŭ tuberojn kiel rezervorganoj, kiuj povas esti subteraj aŭ superteraj. La baza parto de la [tigo]] ofte estas dikiĝinta, kelkaj estas iom sukulentaj. La tigo de kelkaj specioj pvas kreski ĝis kelkaj metroj. Ĉiuj plantpartoj estas kalvaj.

La folioj havas aŭ ne havas tigojn kaj plej ofte estas alternestarantaj, malofte preskaŭ kontraŭstarantaj. La simpla foliplato estas ofte karneca. La folirando ofte estas glata, malofte per glandoj dentaj. La stomatoj estas paracitaj. Stipuloj ne ekzsistas.

Floraroj kaj floroj

La floraroj elkreskas la akselojn aŭ estas terminale. Ekzistas plantoj en la familio de la Baselacoj, kiuj havas spikaj, paniklajgrapolaj floraroj kun ĉ. tri frue defalantaj [stipulo]]j. Sub ĉiu pinakla aŭ nepinakla floroj estas du kontraŭe starantaj daŭrantaj aŭ frue defalantaj brakteoj.

La malgrandaj, radiosimetriaj, duseksaj (malofte funkcie unuseksaj) floroj estas kelkfoje kleistogamiaj kaj plej ofte kvinnombraj. Ekzistas hipantio (hypanthium). La nuraj kontraŭstarantaj, petalsimilaj, haŭtecaj ĝis karnecaj sepaloj estas liberaj aŭ malofte je la bazo kunkreskintaj. Dum la florado la sepaloj estas verdecaj, blankaj ĝis ruĝecaj kaj fariĝas dum la fruktmaturiĝo brunecaj ĝis nigraj. La plej ofte kvin (malofte kvar ĝis 13) petaloj estas nur je ilia bazo kunkreskintaj kaj similas en formo kaj koloro la sepalojn.

Ekzistas cirklo de plej ofte kvin (malofte kvar ĝis naŭ) stamenoj. La stamenoj nur estas kunkreskintaj je la bazo kun la petaloj. Tri karpeloj estas kunkreskintaj al unukameraj, hipogeaj ovarioj. Ekzistas un ĝis tri pistiloj kaj ĉiam tri stigmo. La nektarioj estas ringformaj.

Diasporoj kaj semoj

La periantaj folioj estas ĉe fruktmaturiĝo maldikvandaj, sekaj aŭ karnecaj kaj envolvas parte aŭ komplete la nukson – ili formas kune la diasporo, kiu nomiĝas ankaŭ „utriklo“. Ĝi povas havi flugilojn. La globforma, rozekolora semohavas haŭtan tegumenton, multe da endospermo kaj verdaj, spirale turniĝanta, duoncirkla aŭ hufumforma embrio.

Enhavosubstancoj kaj kromozomnombroj

La planto havas betalainojn. Se ĝi havas flavonoloj, tiam temas pri kverketino. Akumuliĝas kalcioksalataj-kristaloj.

La kromozomo-nombro estas n = 11, 12, 22.

Sistematiko kaj disvastigo

La baselacoj disvastiĝas tutmonde en la tropikoj kaj subtropikoj. La disvastigocentro estas la neotropiso. Krome specioj hejmiĝas en Afriko inkluzive de Madagaskaro. En Eŭrazio kaj Aŭstralio troviĝas neofitoj. La plej multaj specioj kreskas en sekaj habitatoj.

George Bentham kaj Joseph Dalton Hooker metis en 1862–1883 la genroj en la familio „Chenopodiaceae“ kaj Augustin Pyramus de Candolle kaj Alphonse Louis Pierre Pyramus de Candolle metis la genrojn 1823–1873 kaj 1993 G. Nageshwar kaj M. Radhakrishnaiah metis ilin al la Portulacaceae. Laŭ la prioritata regulo la valora plantnomo de la familia nomo Basellaceae okazis en 1837 de Constantine Samuel Rafinesque-Schmaltz en Flora Telluriana, 3, p. 44; la publikigo nur okazis en 1840 fare de Christian Horace Bénédict Alfred Moquin-Tandon. La tipogenro estas Basella L. sinonimo por la Baselacoj RAF. estas: Anrederaceae J.AGARDH kaj Ullucaceae NAKAI.[1][2]

En la ordo de la Kariofilaloj la Baselacoj formas kune kun Halophytaceae, Didiereaceae, kaj Montiaceae kladon. Tiu ĉi klado ankaŭ parencas kun la Kaktacoj (Cactaceae), Portulakacoj (Portulacaceae), Anacampserotaceae kaj Talinaceae. La familio de la Baselacoj konsistas hodiaŭ el nur kvar genroj kaj ĉ. 19 ĝis 25 specioj monofile (Roger Eriksson 2007).

 src=
Anredera cordifolia
 src=
floroj de korfolia andredero (Anredera cordifolia)
 src=
Malabara spinaco (Basella alba) kun floroj kaj fruktoj

Genroj kaj specioj

La plantfamilio de la Baselacoj (Basellaceae) estas kun nur kvar genroj kaj ĉ. 19 ĝis 25 specioj relative malgranda (stato 2011):[1][3]

Fontoj

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Baselacoj en Germplasm Resources Information Network (GRIN), USDA, ARS, National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Maryland.
  2. Baselacoj ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 3,11 3,12 3,13 3,14 3,15 3,16 3,17 Rafaël Govaerts (Hrsg.): Basellaceae - Datenblatt bei World Checklist of Selected Plant Families des Board of Trustees of the Royal Botanic Gardens, Kew. Zuletzt eingesehen am 2. Februar 2015
  4. Steckbrief von Anredera baselloides.
  5. Steckbrief von Anredera cordifolia
  6. Baselacoj ĉe Tropicos.org. En: Catalogue of the Vascular Plants of Madagascar. Missouri Botanical Garden, St. Louis
  7. Arne Rousi & al.: The Fruit of Ullucus (Basellaceae), an Old Enigma. In: Taxon, Volume 37, 1, 1988, S. 71-75.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Baselacoj: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Baselacoj (Basellaceae) estas plantfamilio el la ordo de la Kariofilaloj (Caryophyllales) ene de la angiospermaj plantoj. Kelkaj specioj havas pantpartoj, kiuj estas manĝeblaj de la homo. Kelkaj Anredera- kaj Basella-specioj estas kultivataj kiel ornamplanto.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO