dcsimg

Pipraloj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La piperaloj (Piperales) estas ordo de la klado magnoliedoj, al kiu apartenas interalie la familio pipracoj (Piperaceae). Ili estas ĉefe tropikaj, moltigaj plantoj.

Komuna trajto estas, ke la folinervoj iras paralele, la folioj estas glatrandaj, la infloresko estas grapolo, la nombro de stamenoj estas 2-3. La frukto estas unugrajna aŭ nukso.

floroformulo: A2-3G3 aŭ A2-3 aŭ G3, ovario supre staranta.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO