dcsimg

Kojoto ( Esperanto )

provided by wikipedia EO
Disambig-dark.svg Por esperanta revuo, vidu la paĝon La Kojoto.

La kojoto (Canis latrans}} signifas "bojanta hundo", ankaŭ preria lupo [1]) estas membro de la (hunda) familio de la kanisedoj kaj parenco de la hejma hundo. La kojoto estas indiĝena besto de Nordameriko, kaj oni trovas ilin nur en Nordameriko kaj Centra Ameriko (plejsude en Kostariko). Eŭropaj esploristoj unue renkontis ĉi tiujn kanisedojn dum iliaj vojaĝoj en la sudokcidento de Nordameriko. Ili foje kuniĝas en malgrandaj aroj sed kutime ĉasas sole. Kojotoj meze vivas ses ĝis dek jarojn. La vorto "kojoto" venas al Esperanto de la (meksika) hispana lingvo, kiu siavice pruntis ĝin de la navatla lingvo kie ĝi havis la formon (IPA /ˈkɔ.jɔtɬ/) kaj eble signifis "kantanta hundo".

Oni trovas tiu nearktisa-neotropisa specio inter alie en jenaj ekoregionoj : la arbaroj de norda-centra Rokmontaro, la alegan-altaĵaj arbaroj, la arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno, la centra-meksikaltebenaĵa kserofitaro, la centra-meksika kserofitaro, la malaltebenaĵaj arbaroj oriente de Grandaj Lagoj kaj la novanglaj-akadiaj arbaroj.

Kojotoj en Esperanto

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 21an ĉapitron "Fabeloj de indiana tribo en Usono" al komentoj pri tiuj popoloj, sed ĉefe al du rakontoj pri kojotoj.[2]

Referencoj

  1. Sillero-Zubiri & Hoffmann (2004). Canis latrans. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 05 May 2006. Datumara indiko por ĉi tiu specio enhavas klarigon kial konservado de ĉi tiu specio estas malplej zorgiga
  2. Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 175-179.
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Kojoto: Brief Summary ( Esperanto )