dcsimg

Ordinara didelfo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Ordinara didelfo (latine Didelphis marsupialis), ankaŭ nomata "nigrorela didelfo" kontraste al la parenco blankorela, estas biologia specio el la genro de didelfoj - malgrandaj mamuloj el la ordo de marsupiuloj, grimpanta sur arboj.

 src=
vivteritorio

La specio troveblas en Centra kaj Suda Ameriko, de la nordoriento de Meksiko norde ĝis Bolivio sude - konkrete en Belizo, Bolivio, Ekvatoro, Franca Gviano, Gujano, Gvatemalo, Honduro, Kostariko, Meksiko, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Peruo, Salvadoro, Surinamo, Trinidado kaj Tobago kaj Venezuelo (unuopaj ekzmepleroj eĉ vidiĝis en norda Argentino kaj Paragvajo).

Ĝi estas tre ofta kaj ne estas endanĝerita, ĉar ĝi sukcesas vivi eĉ en urboj. La felo de ordinara didelfo estas uzata en la peltindustrio: ĝi havas longan, iom maldelikatan kaj maldensan hararon kaj estas nomata oposumo.

La bestoj manĝeblas fare de homoj, kaj ilia viando estas estimata ĉefe en kamparaj regionoj de Ameriko. La gusto tre similas al kuniklo, havas malmultan grason kaj estas mola. Ĝenerale, ĝia manĝado estas simbolo de malriĉeco, pro tio, multaj homoj hontas konfesi ĝian manĝadon.

Aspekto

 src=
skeleto, muzeo de Natura Historio de Ĝenovo

La ordinara didelfo simile grandas kiel doma kato. La suba fela tavolo fakte flacecas, sed estas kaŝata per longaj nigraj haroj kiuj kovras ĝin, dum la ratosimila vosto, la fingroj kaj vizaĝo senfelas. Ĝi havas grandajn orelojn, kiuj estas kutime nigraj, kaj la vizaĝo kutime gavas la koloron de pala persiko, kun nigraj lipharoj kaj okuloj kiu reflektas ruĝece en lumo.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Ordinara didelfo: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Ordinara didelfo (latine Didelphis marsupialis), ankaŭ nomata "nigrorela didelfo" kontraste al la parenco blankorela, estas biologia specio el la genro de didelfoj - malgrandaj mamuloj el la ordo de marsupiuloj, grimpanta sur arboj.

 src= vivteritorio