dcsimg

Kioreo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Kioreo (maorie Kiore) estas specio de ratoj, ankaŭ konata kiel Polinezia Rato. Latine ĝi nomiĝas Rattus exulans. Ĝi estas la tria de plej disvastigitaj specioj de ratoj post bruna rato kaj nigra rato. Originale la bestoj devenas de sud-orienta, orientalisa, Azio, sed eventuale ili disvastiĝis tra tuta Oceanio kaj vivadas ĉe plimulto de Polineziaj insuloj, en Nov-Zelando kaj eĉ sur Havajo. Ili estas ege vivivaj kaj preskaŭ ĉionvoraj, kiel ĉiuj ratoj. Pro tio ili facile adaptiĝas al diversaj medioj kaj tre sukcese konkuras kun nativaj bestoj. Pro tio kioreoj iĝis tre granda danĝero por multaj ekologiaj sistemoj kaj eĉ jam konduktis kelkaj specioj de birdoj, insektoj kaj aliaj senvertebruloj al formorto. Nun ekologiistoj klopodas formortigi ĉiujn kioreojn en lokoj de naturrezervejoj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO