dcsimg

Flavgorĝa leporo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Flavgorĝa leporoLeporo de Tehuantepeko (Lepus flavigularis)[1] estas specio de mamulo de la ordo de lagomorfoj de la familio de Leporedoj. Oni povas distingi ĝin facile el aliaj leporoj pro la du nigraj strioj kiuj estas el la bazo de la oreloj ĝis la nuko kaj pro ĝiaj blankaj flankoj.[2] La malsupra parto estas blanka, la supra estas brilbruna kun nigraj nuancoj, la malantaŭa parto estas griza kaj la vosto estas nigra. Temas pri unu el la plej grandaj leporoj kaj ĝi havas grandajn orelojn kaj gambojn. Plenkreskuloj pezas inter 3.500 kaj 4.500 g.

Distribuado kaj nomo

La Flavgorĝa leporo estas specio endemia de Oaxaca (Meksiko) kaj troviĝas nur en savanoj kaj dunoj kun herboj de la bordoj de sala laguno konektata kun la Golfo de Tehuantepeko. Tri malgrandaj populacioj restas izolitaj unuj al aliaj.

La distribuado de la Flavgorĝa leporo ne estas certe dokumentata detale, sed la maksimuma atingo estas ekde la Terkolo de Tehuantepeko, ekde Salina Cruz en Oaxaca al Tonalá en Chiapas, zono de nur ĉirkaŭ 5.000 km².[3]

De la distribuado ĉe la Terkolo de Tehuantepeko devenas la nomo de Leporo de Tehuantepeko. La nomo de Flavgorĝa leporo estas rekta traduko de la latina scienca nomo Lepus flavigularis, kiu signifas tute same kiel en Esperanto.

Reproduktado

La daŭro de la sezono de reproduktado etendiĝas el februaro al decembro, kun maksimumo dum la pluvsezono (el majo al oktobro). Ili havas kutime 1 al 4 idojn ĉiun naskaron,[4] sed la nombro de naskaroj jare estas ankoraŭ certigota.

Referencoj

  1. Lagomorph Specialist Group (1996). Lepus flavigularis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 28-09-2008.
  2. Chapman, J. A. and J. E. C. Flŭ, eds.: Rabbits, hares, and pikas. Status survey and conservation action plan.
  3. (1909) The rabbits of North America.
  4. (1993) 'Lepus flavigularis'. doi:10.2307/3504288.
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Flavgorĝa leporo: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Flavgorĝa leporo aŭ Leporo de Tehuantepeko (Lepus flavigularis) estas specio de mamulo de la ordo de lagomorfoj de la familio de Leporedoj. Oni povas distingi ĝin facile el aliaj leporoj pro la du nigraj strioj kiuj estas el la bazo de la oreloj ĝis la nuko kaj pro ĝiaj blankaj flankoj.[2] La malsupra parto estas blanka, la supra estas brilbruna kun nigraj nuancoj, la malantaŭa parto estas griza kaj la vosto estas nigra. Temas pri unu el la plej grandaj leporoj kaj ĝi havas grandajn orelojn kaj gambojn. Plenkreskuloj pezas inter 3.500 kaj 4.500 g.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO