dcsimg

Polyporus umbellatus ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Umbela poliporoumbela fungo (Polyporus umbellatus) estas fungospecio el la poliporacoj (Polyporaceae). Ĉe la fungo kreskas el komuna trunko multaj branĉoj kun ĉapeloj, kiuj formas umbrelon. La grizaj fungoĉapeloj estas rondaj kun milde onda rando, brunaj skvamoj. Ĝi povas formi globon kun diametro de 30–50 cm.

Ĝi kreskas somere en humidaj arbaroj sur formortinta ligno, radikoj de fagoj, karpenoj, kverkoj. Al ĝi similas la arbusta fungo, kiu havas langosimilajn ĉapelojn.

Ĝi estas malofta specio, protektata ekde septembro de 2005 en Hungario.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO