dcsimg

Mallongvosta pigo ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

La Mallongvosta pigoMallongvosta verda pigo (Cissa thalassina) estas specio de birdo de la familio de korvoj kaj pigojKorvedoj.

Ĝi estas ĉirkaŭ samgranda kiel la Eŭropa pigo kaj estas endemio de sudorienta Azio. Ĝi estas specio de montetarbaroj kiu loĝas en densa vegetalaro en meza kaj supra tavoloj de la branĉaro, kie ili faras nur mallongdistancajn flugojn.[1]

Ĝi estas specio ege simila al la parenca samgenra Verda pigo, tio estas ege verda, sed kun tre mallonga vosto kompare kun similaj specioj, kio nomigas la specion kaj diferencigas ĝin el la Verda pigo, dum ĝi, kiel ĉe la Verda pigo, havas nigran strion el la beko (tra la okuloj) al la nuko, sed ankaŭ malkiel ĉe la Verda pigo aŭ kiel ĉe la Flavbrusta pigo ne estas tiom larĝa sed nur ĉe la okulo kaj ne tiom malantaŭe, depende de la subspecio. Kontraŭ la nigra traokula strio ege kontrastas kun ruĝecaj senplumaj okulringoj, tre ruĝaj beko kaj gamboj. La unuarangaj flugilplumoj estas ruĝecgrenatoj kaj tio markas tiun genron kiel unu el la plej rimarkindaj kaj distingaj membroj de la tuta familio. La iriso de tiu specio estas blankeca kaj ne malhela kiel ĉe la aliaj samgenraj specioj. Ankaŭ estas blankaj la duarangaj flugilplumoj. Depende de la subspecioj estas bluaj nuancoj ĉirkaŭ la nigra traokula strio.

Referencoj

  1. Whitten, Tony and Jane. (1992) Wild Indonesia: The Wildlife and Scenery of the Indonesian Archipelago. United Kingdom: New Holland. ISBN 1-85368-128-8.
licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO

Mallongvosta pigo: Brief Summary ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

La Mallongvosta pigo aŭ Mallongvosta verda pigo (Cissa thalassina) estas specio de birdo de la familio de korvoj kaj pigojKorvedoj.

Ĝi estas ĉirkaŭ samgranda kiel la Eŭropa pigo kaj estas endemio de sudorienta Azio. Ĝi estas specio de montetarbaroj kiu loĝas en densa vegetalaro en meza kaj supra tavoloj de la branĉaro, kie ili faras nur mallongdistancajn flugojn.