dcsimg

Pentrita galinageto ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

La Pentrita galinageto (aŭ Sudamerika pentrita galinago, Nycticryphes semicollaris) estas vadbirdo de la familio de Rostratuledoj. Estas du aliaj specioj en tiu familio, la Aŭstralia pentrita galinago kaj la Granda pentrita galinago.

Aspekto

Tiu specio havas malhelajn ruĝbrunajn kapon kaj kolon kun flava strio ĉekrone; la supraj partoj estas malhele grizbrunajn kun blankaj punktoj; la subaj partoj estas blankaj. Kvankam la ino povas esti iomete pli granda kaj brila, kontraste kun la du aliaj specioj de la familio, la Pentrita galinageto ne estas tre duforma laŭ sekso. Ĝi havas relative longan, kurvan bekon kaj retajn piedojn kiel diferenco disde la aliaj Pentritaj galinagoj. Ili estas 19–23 cm longaj kaj 65–86 g pezaj.

Distribuado kaj medio

Pentrita galinageto troviĝas en la plej suda triono de Suda Ameriko, el suda Brazilo, Paragvajo kaj Urugvajo ĝis Ĉilio kaj Arĝentino. Ili loĝas malaltajn nesalajn humidejojn, inkludante humidajn herbejojn.

Kutimaro

Dieto

Ili estas ĉiomanĝantaj; ili prenas per tuŝoprobado en koto kaj neprofunda akvo etajn animalojn kaj semojn, ofte krepuske.

Reproduktado

La Pentrita galinageto estas monogama kaj reproduktiĝas duonkolonie. La nesto estas neprofunda truo surgrunda en humidejo. Tie la ino demetas 2 aŭ 3 ovojn. La reproduktado okazas el julio ĝis februaro, sudhemisfera somero.

Voĉo

Raŭka "uiuuu" aŭskultita nur ĉe kaptivaj birdoj.

Konservado

La Sudamerika pentrita galinago estis tradicie dezirata ĉasebla birdo en Ĉilio kaj Arĝentino kaj pro tio estis regule ĉasata. Ĝi estas nekomuna specio en sia ampleksa teritorio kaj povas esti minacata pro sekigado de humidejoj kaj aliaj kialoj de mediperdo. Tamen oni ne konstatis evidentan malpliiĝon de loĝantaro kaj ties statuso restas kiel Ne Minacata.

licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO

Pentrita galinageto: Brief Summary ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

La Pentrita galinageto (aŭ Sudamerika pentrita galinago, Nycticryphes semicollaris) estas vadbirdo de la familio de Rostratuledoj. Estas du aliaj specioj en tiu familio, la Aŭstralia pentrita galinago kaj la Granda pentrita galinago.

licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO