dcsimg

Terebintarbo ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

La terebintarboterebinto ( Pistacia terebinthus ) estas specio de pistacio el la Mediteranea regiono, falfolia trunktarbusto aŭ arbeto kun nepare plume kunmetaj folioj, kiu liveras la veran terebinton ( aŭ terabintinon ). En NPIV difinita kiel "specio de pistacio (Pistacia terebinthus) el la mediteranea regiono falfolia trunkarbusto aŭ arbeto kun nepare plume kunmetitaj folioj, kiu liveras la veran terebintinon"

La Terebinta pistacio (Pistacia terebinthus), aǔ terebino, estas plantspecio el la familio de la familio de la Anakardiacoj (Anacardiaceae).

Karakterizaĵoj

Terbeninarbo estas somerverda, 2 ĝis 5 m alta arbusto aǔ malgranda arbo. La folioj estas nepare plumaj . La folitigoj estas kalvaj. La raĥido estas sen flugiloj. Ekzistas 3 ĝis 9 folietoj, kiuj longas 2 ĝis 8,5 cm kaj estas ovalaj. Ili havas malgrandan pinton. La floroj estas brunecaj kaj staras en longaj panikoj. La renverse ovoformaj fruktoj longas 5 ĝis 7 mm. Unue ili estas ruĝaj poste brunaj.

La maturiĝo estas de aprilo ĝus julio.

Disdivido

La terbentino kreskas nature en la mediteranea regiono, tie en maldensaj arbaroj kaj en la makiso ĝis la montara ŝtupo. La specio plej ofte kreskas sur kalko.

Uzado

La terebentinplanto estas uzata (apud pli ofte uzataj pingloarboj) por ricevi terebentino (kipra terebentino) .
En kelkaj regionoj de Turkujo la fruktoj de la arbeto estas uzata kiel kafosuregato (Menengiç kahvesi). La preparo de tiu kafo similas al la turka kafo: la pulverigita frukto estas kuirita en lakto anstataǔ akvo.

Sistematiko

Oni distingas du subspeciojn:

  • Ĉe Pistacia terebinthus subsp. palaestina (BOISS.) ENGLER}} (sinonimo: Pistacia palaestina BOISS.) la fina folietoj estas pli malgrandaj ol ĉe Pistacia terebinthus subsp. terebinthus. Ĝi kreskas en Kipro, Turkujo, Siro, libano, Israelo, Jordenio kaj Saǔdarabio.[1]
  • Pistacia terebinthus subsp. terebinthus hejmiĝas en Sudeǔropo, Nordafriko kaj en Turkujo.[1]

Vidu ankaŭ

Fontoj

Literaturo

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Terebintarbo en Germplasm Resources Information Network (GRIN), USDA, ARS, National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Maryland.Ŝablono:GRIN/zorgado/neniu numero donita

licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO

Terebintarbo: Brief Summary ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

La terebintarbo aŭ terebinto ( Pistacia terebinthus ) estas specio de pistacio el la Mediteranea regiono, falfolia trunktarbusto aŭ arbeto kun nepare plume kunmetaj folioj, kiu liveras la veran terebinton ( aŭ terabintinon ). En NPIV difinita kiel "specio de pistacio (Pistacia terebinthus) el la mediteranea regiono falfolia trunkarbusto aŭ arbeto kun nepare plume kunmetitaj folioj, kiu liveras la veran terebintinon"

La Terebinta pistacio (Pistacia terebinthus), aǔ terebino, estas plantspecio el la familio de la familio de la Anakardiacoj (Anacardiaceae).

licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO