La notofago aŭ ŝajnfago (Nothofagus), kelkfoje konata per la evitenda nomo suda fago estas genro kun proksimume 35 da specioj de arboj kaj arbedoj originaj de la mezvarma ĝis tropika Suda duonglobo, nome suda Sudameriko (Ĉilio, Argentino) kaj Aŭstralio (orienta & sudorienta Aŭstralio, Tasmanio, Novzelando, Novgvineo kaj Novkaledonio). Freŝdate, fosilioj estis trovataj en Antarkto [1].
La folioj estas segildentaj aŭ glatrandaj, ĉiamverdaj aŭ deciduaj. La frukto estas malgranda, platigita aŭ triangula nukso, enŝlosita en kupuloj kiuj entenas 2-7 nuksojn.
Notofagaj specioj estas uzataj kiel nutraĵoplantoj de la larvoj de noktpapilioj el la genro Aenetus inkluzive A. eximia kaj A. virescens (familio Hepialidae).
Multaj individuoj estas ekstreme maljunaj, kaj iam oni kredis ke iuj populacioj ne kapablis reproduktadon en nuntempaj cirkonstancoj sur la lokoj kie ili kreskadas, krom per radikaj ŝosoj (neseksa reproduktado), estante relikva arbaro el pli malvarma estinteco. Ekde tiam estas pruvita ke seksa reproduktado povas okazi [1], sed disvastiĝo en malvarmetaj, izolitaj alt-altitudaj medioj je mezvarmaj kaj tropikaj latitudoj konformas al teorio ke la specio pli abundis dum pli malvarmeta pasinteco [2].
En la pasinteco la genro estis konsiderata troviĝi en la familio de la fagacoj, sed sciencaj esploradoj estas pruvintaj ke ĝi estas genetike diferenca, kaj nuntempe ĝi estas inkludata en sia propra familio, la Nothofagaceae aŭ notofagacoj.
La genro estas klasifikita laŭ la sekvantaj sekcioj [3] :
La modelo de distribuo ĉirkaŭ la Pacifika Rando (angle : Pacific Rim) sugestas ke la disvastiĝo de la genro datiĝas de la epoko kiam Antarkto, Aŭstralio kaj Sudameriko estis ligitaj kiel kolektiva teramaso nomata Gondvano [4].
En Sudameriko la norda genrolimito situas apud Nacia Parko La Campana kaj la Montoj de Vizcachas en la centra parto de Ĉilio.[5].
La notofago aŭ ŝajnfago (Nothofagus), kelkfoje konata per la evitenda nomo suda fago estas genro kun proksimume 35 da specioj de arboj kaj arbedoj originaj de la mezvarma ĝis tropika Suda duonglobo, nome suda Sudameriko (Ĉilio, Argentino) kaj Aŭstralio (orienta & sudorienta Aŭstralio, Tasmanio, Novzelando, Novgvineo kaj Novkaledonio). Freŝdate, fosilioj estis trovataj en Antarkto .