dcsimg

Flavvizaĝa parulio ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

La Flavvizaĝa parulioParia parulio (Myioborus pariae), estas birdospecio de la familio de Paruliedoj kaj genro de Mjoboroj kiuj karakteras pro montrado de blankaj eksteraj vostoplumoj kaj havo de malhelaj supraj partoj kaj flavaj al ruĝaj subaj partoj. Ĝi estas endemia de la Paria Duoninsulo en Sucre, nordorienta Venezuelo, kie ĝi loĝas en humidaj arbaroj, ĉefe ĉe la bordoj. Temas pri malgranda populacio de nur 2,500 al 10,000 individuoj minacata pro pliiĝanta habitatoperdo en sia malgranda teritorio de 270 km².

Tiu malgranda parulio 13 cm longa havas kiel plej parto de samgenranoj malhelgrizajn suprajn partojn kaj blankajn eksterajn vostoplumoj. Ĉe tiu malhela fono rimarkindas tre ruĝecoranĝa (brikruĝeca) krono kaj sub ĝi videblas flavaj bridoj kaj okulringoj kiuj formas kvazaŭ okulvitrojn tute ĉirkaŭate de malhelgriza fajna strio; tiu flava bildo en vizaĝo nomigas la specion. La gorĝo kaj la resto de subaj partoj estas tre flavaj. La voĉo estas milda “ĉip”.

Tre simila estas la Ardezparulio, sed tiu ne havas la flavan vizaĝobildon kaj havas malhelan gorĝareon.

Referencoj

licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO

Flavvizaĝa parulio: Brief Summary ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

La Flavvizaĝa parulio aŭ Paria parulio (Myioborus pariae), estas birdospecio de la familio de Paruliedoj kaj genro de Mjoboroj kiuj karakteras pro montrado de blankaj eksteraj vostoplumoj kaj havo de malhelaj supraj partoj kaj flavaj al ruĝaj subaj partoj. Ĝi estas endemia de la Paria Duoninsulo en Sucre, nordorienta Venezuelo, kie ĝi loĝas en humidaj arbaroj, ĉefe ĉe la bordoj. Temas pri malgranda populacio de nur 2,500 al 10,000 individuoj minacata pro pliiĝanta habitatoperdo en sia malgranda teritorio de 270 km².