dcsimg

Soglosedoj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Sejŝelaj ranojSoglosedoj (Sooglossidae) estas familio de ranoj kiuj troviĝas en la Sejŝeloj kaj Barato. Ĝis ĵuse, oni kredis, ke tiu familio inkludas la genrojn Nesomantis and Sooglossus, sed sekve al la ĉefa revizio de amfibioj en 2006,[1] la genro Nesomantis estis nomita juna sinonimo de Sooglossus; male, la ĵus malkovrita Nasikabatrako, kiu estis dekomence atribuita al la distinga monotipa familio (Nasikabatrachidae), estas nune inkludata en Soglosedoj.[2]

Ĉiuj specioj estas relative malgrandaj surteremaj ranoj, ĉirkaŭ 4 cm longaj, kiuj kaŝas sin sub falitaj folioj aŭ en rokfendoj. Ili estas malkutimaj ĉe novbatrakoj, en tio ke ili entreprenas ingvenan amplekson, primitiva versio de amplekso, nome perforta pariĝado de masklo sur ino. Escepte ĉe Nasikabatrako N. sahyadrensis, ili demetas siajn ovojn super humida grundo, pli ol en akvo. Kelkaj specioj ne havas ranidojn, kaj la ovoj eloviĝas rekte al junrana stato.[3] La ranidoj de S. sechellensis estas portataj, nenormale, sur la dorsoj de raninoj ĝis metamorfozo.[4]

Ne estas fosilia registro por la familio. La prauloj diverĝis kiam la Sejŝeloj disiĝis el Barato antaŭ ĉirkaŭ 100 milionoj da jaroj.

Referencoj

  1. http://digitallibrary.amnh.org/dspace/bitstream/2246/5781/1/B297.pdf
  2. Frost, Darrel R. 2006. Amphibian Species of the World: an online reference. Version 4.0 (17a de Aŭgusto 2006). Electronic Database accessible at [1]. American Museum of Natural History, New York, USA.
  3. Zweifel, Richard G.. (1998) Cogger, H.G.: Encyclopedia of Reptiles and Amphibians. San Diego: Academic Press, p. 104–105. ISBN 0-12-178560-2.
  4. Encyclopedia of Animals:Mammals,Birds,Reptiles,Amphibians
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Soglosedoj: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Sejŝelaj ranoj aŭ Soglosedoj (Sooglossidae) estas familio de ranoj kiuj troviĝas en la Sejŝeloj kaj Barato. Ĝis ĵuse, oni kredis, ke tiu familio inkludas la genrojn Nesomantis and Sooglossus, sed sekve al la ĉefa revizio de amfibioj en 2006, la genro Nesomantis estis nomita juna sinonimo de Sooglossus; male, la ĵus malkovrita Nasikabatrako, kiu estis dekomence atribuita al la distinga monotipa familio (Nasikabatrachidae), estas nune inkludata en Soglosedoj.

Ĉiuj specioj estas relative malgrandaj surteremaj ranoj, ĉirkaŭ 4 cm longaj, kiuj kaŝas sin sub falitaj folioj aŭ en rokfendoj. Ili estas malkutimaj ĉe novbatrakoj, en tio ke ili entreprenas ingvenan amplekson, primitiva versio de amplekso, nome perforta pariĝado de masklo sur ino. Escepte ĉe Nasikabatrako N. sahyadrensis, ili demetas siajn ovojn super humida grundo, pli ol en akvo. Kelkaj specioj ne havas ranidojn, kaj la ovoj eloviĝas rekte al junrana stato. La ranidoj de S. sechellensis estas portataj, nenormale, sur la dorsoj de raninoj ĝis metamorfozo.

Ne estas fosilia registro por la familio. La prauloj diverĝis kiam la Sejŝeloj disiĝis el Barato antaŭ ĉirkaŭ 100 milionoj da jaroj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO