dcsimg
Image of plains cottonwood
Creatures » » Plants » » Dicotyledons » » Willow Family »

Eastern Cottonwood

Populus deltoides Bartr. ex Marshall

Populus deltoides ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La orient-amerika nigra poplo (Populus deltoides) estas falfolia arbo el sekcio de nigraj poploj (Aigeiros), kiu estas indiĝena en la nordaj kaj orientaj partoj de norda Ameriko, precipe en la orienta, centra, kaj sudokcidenta Usono, la plej suda parto de orienta Kanado, kaj nordorienta Meksiko. Ĝi apartenas al la plej altaj kaj plej rapide kreskantaj arboj oriente de la Roka Montaro. Pro la abunde estiĝantaj kotonsimilaj grajnolanoj, la angla lingvo nomas ĝin Eastern Cotton Wood (orienta kotonligno). Post alporto en Eŭropo, estiĝis pro hibridiĝo kun eŭropa nigra poplo (Populus nigra) la arbarekonomie grava bastarda nigra poplo (Populus × canadensis).

Priskribo

 src=
Folioj de subspecio P. deltoides monilifera
 src=
Grajno"lano"

La orient-amerika nigra poplo altas 20–40 m, kelkfoje eĉ ĝis 58 m, tiel ĝi estas unu el la plej grandaj nordamerikaj falfoliaj arboj. Ĝi havas larĝan, maldensan kronon, similas al eŭropa nigra poplo (Populus nigra). Ĝia trunko povas atingi la diametron de 1,8 m, ĝia laŭbo estas larĝa.

La arboŝelo estas komence flavete verda, arĝente bril-blanka, glata aŭ ete sulka kiam ĝi estas juna; aĝiĝante, ĝi iĝas mallume griza kaj profunde sulka sur maljunaj arboj.

La branĉetoj estas grizec-flavaj, fortaj, kun grandaj triangulaj foliaj cikatroj. La vintroburĝonoj estas maldikaj, 1–2 cm longaj, flavece brunaj kaj rezinaj. La folioj estas grandaj, deltoidaj (triangulaj), 4–10 cm longaj kaj 4–11 cm larĝaj kun stumpigita (platigita) bazo.

La folio estas tre krude dentita, la dentoj estas kurbaj kaj glando renversiĝis, la petiolo estas plata. La masklaj amentoj estas ruĝet-purpuraj, 8–10 cm longaj; la inaj amentoj estas longas 7–13 cm.

Ekologio

La orient-amerika nigra poplo kreskas en arbaro konsistanta nur el la samaj specioj aŭ kun diversaj salikospecioj (genro Salix), precipe kun la amerika nigra saliko (Salix nigra) kaj kun aliaj falfoliaj arboj kiel kverkoj (Quercus) kaj hikorio (Carya).

Sistematiko

Oni diferencigas tri subspeciojn:

  • Populus deltoides subsp. deltoides
  • Populus deltoides subsp. monilifera (sin.: P. deltoides var. occidentalis)
  • Populus deltoides subsp. wislizeni

Uzado

La orient-amerika (kanada) nigra poplo estas ekonomie la plej grava lignoarbo de norda Ameriko. Ĝia graveco fortiĝis post reduktiĝo de la tuliparboj (Liriodendron).

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Populus deltoides: Brief Summary ( Esperanto )